Jul 31, 2005

Semajnfino

Unu de miaj plej bonaj amikoj (kiu estas kiel pli olda frato por mi) translokiĝis ĉi finon de semajno en domo freŝe aĉetita en Syracuse, kune kun lia amatino. Kaj li alportis min por helpi kun la transportado de la meblo kaj la aliaj aĵoj en la nova loĝejo. Sabato estis plena tago, kun malmulte da dormo kaj multe da laboro. Sed ni tri ankaŭ havis bonan tempon kun ŝercoj kaj agrabla etoso, tagmanĝante ĉe ĉina restoracio kaj vizitante meblajn vendejojn kiam ni interrompis iom la laboron. La nova hejmo de mia amiko ne estras tre granda (nur tri dormĉambroj kaj du tagĉambroj, plus unu pli subpartere), sed ĝi havas sufiĉe da lando malantaŭe kaj aspektas tre bele. Hodiaŭ matene mia amiko veturigis min Rochesteren, sed survoje ni haltis Lagborde ĉe Oswego kaj naĝis iomete. La akvo tie estis malkutime klara, kun la fundo kovrita de rondaj ŝtonoj kaj ŝtonetoj. Ĉar la sablo preskaŭ ne ĉeestis, ne ekzistis partikloj kiuj malklarigu la akvon. La plaĝeto ne estas tre agrabla por la nudaj piedoj, kaj post 10 paŝoj la akvo iam estas pli profonda ol mia alto. Certe, la Lago Ontario, kun siaj 300 km longp kaj 70 larĝo, aspektas tute kiel maro,sed sen sala akvo. Kaj la plaĝeto ĉe Oswego sentas kiel tropika loko, kun varma akvo kaj tre malmulte da personoj. Eĉ naĝi tute nuda ne ŝajnas esti problemo en lando kie la plejparto de l'homoj sunbanas aŭ naĝas kun pantalonoj (mi parolas pri Usono!), kiel faris la kamparanoj en mia lando pli ol cent jarojn antaŭe, mi supozas. Mi ne naĝis nuda, sed ne havis problemojn ŝangi mian bankalsonon surplaĝe kaj esti nuda tie por kelkaj dekoj da sekundoj (mia amiko faris la saman). Finfine, post tagmanĝo ĉe hinda restoracio Rochestere ni alvenis ĉe mia hejmo. Estis laciga semajnfino, sen komputilo aŭ telefono (ĉi semajne mi ja ne havis telefonon, mi ŝanĝos la numeron kaj havos novan ĉi marde), sed agrabla kaj interesa.
Nun mi esperas ripari mian tablokomputilon ĉi semajne, ankaŭ kaj reveni al mia normala vivo por iom da tempo. Ĉu mi iru ĉi nokte viziti la "rumanan" profesoron? Aŭ ĉu mi iru spekti filmon kun mia malaezia amikino?

Jul 27, 2005

Imaginaj mondoj kaj arto


 Posted by Picasa
Mi ŝatas krei imaginajn mondojn, kiel sekvindaj modeloj de nia tro milite suferanta Tero. Jen peizaĝo de sur Atlantide, imagina insula mondo orbitante Altair-on al 16.7 lumjaroj distanco de nia suno(mi uzis Bryce). Ĉi sube, la sama planedo, vidita el kosmo (Celestia).

 Posted by Picasa

Jul 25, 2005

Ĉu mi vivas en inkubo?


 Posted by Picasa
Mia komputilo denove kreas problemojn. La sola afero kiun mi ne ŝanĝis estas la kesto kaj la elektrofonto. Do, mi aĉetos novan keston interrete kaj eble sekvontsemajne mia komputilo estos finfine funkcianta. Dumtempe mi devas zorgi pri aliaj aferoj. La bildo ĉi supra estas ankaŭ mia kreaĵo, kiel peisaĝo por mia planedo virtuala.

Komputilo riparita kaj papilio denove fluganta!


 Posted by Picasa
Mi finfine reakiris mian baztabulon kaj nun mia komputilo denove funkcias. Mia vivo povas denove fariĝi normala. Kaj nun mi sentas kiel la batalantino en la ĉi supra bildo, kiun mi mem kreis digite pasintjare. Multege da aferoj atendas min ĉi semajne! Kaj mi ne plu estas raŭpo sed fluganta papilio!
Tamen ne ĉio estas tute bonorde... Du el miaj USB konektiloj ne funkcias, mi devas aĉeti aliajn. Espereble tio okazos ĉi vespere.

Jul 23, 2005

Laco (atendante la papilitransformiĝon)


 Posted by Picasa
Post la du semajnoj kun la komputilo rompita kaj multaj aliaj problemoj, hieraŭ la laco finfine atingis min. La tutan tagon mi dormetis, dormegis dumnokte 10 horojn kaj duono kaj ankoraŭ fartas tre malforta hodiaŭ. La joga ekzercado ne helpis min sufiĉe. Nur multe da manĝaĵo kaj pli da dormo hodiaŭ finfine fortikigos min ĝis morgaŭ... Nun mi vere sentas min kiel raŭpo antendante la flugilkreskon kaj la papilitransformiĝo, hehehe. La muziko de Popol Vuh ankaŭ ŝaijas helpi mian ripozon...

Jul 22, 2005

Mia komputilo ankoraŭ rompitas

Post preskaŭ du semajnoj mi ankoraŭ ne havas taŭgan baztabulon por mia komputilo. Espereble ĝi alvenos poŝte hodiaŭ. Dumtempe mi ankoraŭ havas la tekkomputilon funkciante, sed ne povas fari tie ĉi rapidajn simulaciojn por mia laboro. Ankaŭ mia digita fotilo rompiĝis. Foje mi havas la senton ke legiono de diabloj ekloĝis en mia ĉambro kaj ne scias kion fari por forpeli ilin... Mi lacas kaj malantaŭas en mia scienca laboro, sed, kiel ne ĉio povas por ĉiam esti malbona, mi certas ke pli bonaj tagoj estontas.

Jul 20, 2005

Stelpluvo


 Posted by Picasa
Stelpluvas, okaze, ekstere
Pluvstelas, iutempe, ĉi tie;
Kaj triste, ĉiu tage, vespere,
Mi pensas foriri, sed kie?

Senkore, sendube, senvorte,
Mi volas legadi librarojn
Amore, avide, senmorte,
Enŝovi en mi saĝmontarojn.

Kaj iam pluvstele stelpluvas
En dancoj de lumo perdita;
Sename, senĝoje mi flugas
Planeden de temp' forgesita.

Miaj amoj perdiĝis stelare
Kaj ili forprenis mian koron kun ili.
Nun, ŝtoniĝinta, mi ne plu povas kompreni
Kial la rozoj floras tiel bele
Ĉiu jare,
Ĉiu vive,
Ĉiu morte...

Jul 18, 2005

Metamorfozo


 Posted by Picasa
Ĉiu tage, en miaj sonĝoj, mi promenas tra arbaregoj, en arĝenta lunlumo. La nebulo kovras ofte la montojn kaj ĉio ŝajnas suspendata en aero. Ĉiu paŝo levas min supren, ŝvebante aeren.
En mia kaverno malvarmas kaj mi malmulte povas movi. Mia transformiĝo jam komencis. Iutage, kiam miaj flugiloj estos kreskintaj sufiĉe, mi leviĝos kaj salutos denove la sunon kaj lunon.
En miaj sonĝoj mi ankaŭ revidas mian vivon antaŭan. Miajn amikojn kaj miajn vojaĝojn. Kaj la longa esplorado de tiu ĉi kontinento. Ĉio jam ŝajnas tiom fora, kiel tute alia vivo. Ni alvenis en tiu urbo pace kaj amike. Estis belega urbo, kun grandaj eburaj turoj, oraj palacoj kaj arĝentaj vojoj. Suspendataj ĝardenoj brilis en la suno kaj ĉuj personoj havis elegantajn,multkolorajn vestaĵojn. Mi neniam pensis ke ekzistas subĉiele io tiom bela. Tiam iu miskompreno okazis inter ni kaj ili. Kaj milito komencis. Ili multnombregis, ni luktis brave sed estis venkitaj. Kaj oni komencis mortigi nin. Mi sukcesis eskapi kaj kuris, kaj kuris. Ili postsekvis min dum du tagoj. Finfine mi malsupreniris en stranga areo. Estis marĉo, kaj malproksime vidiĝis montoj. Mi kaŝis min subakve, en la alta herbo. La postkurantoj ne povis trovi min kaj abandonis la ĉason. Mi trovis sufiĉe da manĝeblaj fungoj kaj akvo, kaj ripozis tie dum du tagoj.
La trian tagon, mi vidis ŝin. Ŝi alvenis senvorte, bela kaj fragila, kaj sidis apud mi. Ni neniam parolis, sed ne bezonis vortojn. Monten ni ekiris. Post alia semano, ni trovis kavernon kaj ŝi eniris tie por ripozi. Sed post kelkaj horoj ŝi komencis fadi ĝis kiam ŝi tute malaperis. Lastmomente ŝajniĝis ke ŝi havis du grandajn flugilojn kaj mi kredis vidi ŝin forlflugi kun trista rideto, vokante min. Ekde tiam mi ne plu povis forlasi la kavernon kaj atendis ŝin ĉiutage. Post kelkaj semajnoj, io komencis okazi kun mia korpo. Mi mem ankaŭ komencis fadi.
Nun, mi dormas kaj atendas mian kompletan transformiĝon. Ĉiu tage, en miaj sonĝoj, mi promenas tra arbaregoj, en arĝenta lunlumo. La nebulo ofte kovras la montojn kaj en aero ĉio ŝajnas suspendata. Ŝvebante aeren, ĉiu paŝo levas min supren. Kaj for, antaŭ mi, ŝi denove ridetas senvorte.
Mi estas nur raŭpo atendante miajn papiliajn flugilojn, la marĉo estas malgrada flako arbare kaj la monto estas la pinto de neeksplodida bombo post nuklea milito kiu tute malaperigis la homaron kaj ĉiujn grandajn estaĵojn.
*************************************************************
Mi esperas ke vi ŝatis la historieton. Se mi havas favorajn opiniojn flanke de l'legantoj, mi pligrandiĝos ĝin al vera fikcia rakonto. La bildo ankaŭ estas mia digita kreaĵo :-))).

Jul 13, 2005

Lingvo por mia planedo


 Posted by Picasa
Mi komencis ekpensi krei lingvon por mia planedo imagina Bendis/Atero, alia "Esperanto" por la loĝantoj de "Atero". Post iom da ludado, la unua provo ne estas tre malbona (kaj mi venis kun iuj originalaj ideoj). Jen, kiel ekzemplo, "Patro nia" en la atera lingvo:
"Ero sa ano do ad it derno,
Tig sa hono, log sa gento,
Narg sa yato, ek it dero, de ta rondo.
Der sa ano bo eso mingo, verug anos midgi,
Te terug ferilno sa anos, ek ano terd ferilno sa ersne do terat il ano.
War o hoyg anos it gerdo, te fedrug anos asa okara.
Serug!"
Mi ankaŭ provos trakti, mi mem, la hipotezon de Shapir-Worf pri la maniero en kiu la lingvo ŝanĝas nian pensadon. Kiam gramatiko kaj dece granda vortaro ekiĝos, mi aperigos ilin interrete ;-). Mi tute ne planas krei internacian lingvon, sed nur facile lerneblan fikcian lingvon por mia verkota romano. Kaj mi havas kelkajn interesajn ideojn pri ĝia uzo tie...

Jul 12, 2005

Komputilo rompita...

Hieraŭ mi faris simulaciojn por mia scienca esplorado sur mia surtabla komputilo, sed, pro la alta temperaturo en mia ĉambro kaj pro la tro multaj programoj malfermitaj, ĝi rompiĝis. Mi jam perdis parton de l'nokto kaj la tutan tagon hodiaŭ por reinstali Windows sur nova, pli ampleksa durdisko kaj la aliajn programojn (mi esperas fini la laboron hodiaŭ). Feliĉe mia tekkomputilo bine funkcias kaj mi povas konekti interrete. Ankaŭ, feliĉe, mi ne perdis neniujn datojn kaj povis savi ilin kd-e. La temperaturoj ekstere plialtiĝis lasttempe kaj nun en mia ĉambro, kvankam tri ventumiloj blovegas, pli ol 33 celsiusaj gradusoj estas. Sed mi decidis ne uzi freona sistemo por malvarmigi la ĉambron, kiel la plejparto de usonanoj, ĉar ĝi ne estus naturamika... Kaj, intertempe, mi ŝakras la stulta maniero en kiu oni konstruas domojn ĉi lande, ĉar oni devas malŝparegi energion por vivi homece, kaj rememoras mian hejmon en Rumanio kie somere aŭ vintre estis tre facile nature konservi agrablan temperaturon. Ĉu tiu ĉi barbara lando ne lernos uzi pli inteligentajn metodojn (kaj malpli malŝparajn) por normala vivo?

Ĉu ni fariĝis monstroj? (2)

El la pakistana interreta informilo "Tagaj tempoj" ("Daily Times"), la sola kiu verŝajne aperigis ion rete, mi eksciis ke la nomo de l'rumano estas Vasilică Iulian GROSU kaj ke li travivis la okazintaĵo sed estis serioze vundita. Sed la bildo kun li brulante sola kaj neniu provante helpi ankoraŭ ĉasas min... La historio povas esti legata (en la angla) sur http://www.dailytimes.com.pk/default.asp?page=story_12-7-2005_pg1_10.

Jul 11, 2005

Ĉu ni fariĝas monstroj?


 Posted by Picasa
Hodiaŭ mi vidis tiun ĉi foton sur la angla BBC retpaĝo (http://news.bbc.co.uk) en la rubriko "La tago en bildoj". Estas montrata rumano en Bukareŝto kiu sinbruligis kiel protesto kaj lastmomenta provo atrakti atenton pro la neebleco atingi sian filon, forprenita de sia edzino en Hispanio. Du aferoj ŝokis min:
1. Ke neniu ŝajnas provi helpi lin kiam li brulas, sed iu trovis sufiĉe da tempon por fari la foton (anstataŭ helpi), kiel oni fotus cignojn sur lago...
2. Ke BBC montras la foton, sed parolas nenion pri ĝi en iu ajn artikolo (kaj ankaŭ mi ne povis trovi ion pri tiu ĉi evento rumanlingve). La foto estas montrata kune kun aliaj, kiel iu ajn "ordinaraĵo" de nia vivo. Mi ne scias se la homo mortis aŭ ne post la okazintaĵo.
Kie estas la (supozata) humaneco, la provo helpi la suferantojn kiu (ĝenerale) apartigas nin de la animala regno? Ĉu ni vere fariĝis monstroj?

Jul 10, 2005

Rajdante l'venton


 Posted by Picasa
Post matena biciklado de du horoj kun agrabla amikino (kies foto tamen mi ne poŝtos, hehehe) mi iris kun bona amiko por rajdi l'venton per eta radiokontrolata glisilo kiun li konstruis. La vento ne fortis sufiĉe, sed ni trovis sufiĉe bonajn lokojn kie mia amiko eksperimentis kun lia flugilo. La glisiloj, kiel li mem diris, havas "personecon", kaj estas pli malfacile kontroli ol motoraj aviadilmodeloj.

 Posted by Picasa
Poste ni vizitis bonan oldan amikon en hospitalo, profesoro pri lingvistiko en mia universitato kaj mirinde bona parolanto de la rumana lingvo (kiel denaska rumano) kvankam li estas usonano. Li aspektis pli bone ol antaŭe kaj pli vigle, kaj ni havis agrablan konversacion. Mi pensas viziti lin denove ĉi semajne kune kun aliaj amikoj.

Jul 8, 2005

La mensa malheliĝo daŭras


 Posted by Picasa
Post kiam iraka grupo mortigis egiptan ambasadoron kaj la nombro de mortintoj en Londono jam atingis 50 (kun pli ol 700 vunditoj), tutmonde ĉiuj eksprimas sian kompasion por la viktimoj. La polico en Londono laboregas trovi la atakantojn. Sed neniu ŝajnas zorgi pri la kialo kiu puŝis la ekstremistojn ataki. Mi ne povas kredi ke nenie mi legas ion pri tio! Tiu pruvas ke por la plejparto de'l mondaj estroj, la ĵus estingitaj homaj vivoj tute ne gravas. Ili bonas por gajni politikan kapitalon kaj profiti mone de ili. Oni nur plialtigos la sekurecon ĉie (kaj tio estas pagata el niaj poŝoj) kaj atendos la venontan atakon. Eble alian militon en Irano oni ekigos... Kial dialogi? Kial provi solvi la problemojn pace? Ĵus ni estu fieraj pri nia "milito kontaŭ terorismo". Lasu aliajn viktimojn aperi! (Kaj certe ni vidos pli da atencojn estonte se ni agas tielmaniere) Mi hontas pro la estroj de la plej potencaj landoj kaj pro ilia maniero trakti ekstremismon, verŝinte petrolon sur fajro.

Jul 7, 2005

Alia monda malheliĝo, ĉi tempe mensa


 Posted by Picasa
Ĉiu persono rememoras la ĉisupran foton, el la 11-a de septembro 2001. Hodiaŭ alia terorista atako okazis en Londono, mortigante almenaŭ 38 personojn. Sed la novaĵo tute ne estas surprizo. Ĉiutage ni spektas similajn fenomenojn tutmonde. La maltoleremo ja atingis pintojn nepenseblajn kelkajn jarojn antaŭe. La industriamondo estas en milito kun nevidebla malamiko kiu atakas ĝin ĉie, silente kaj tre efike. La politikistoj rapidas diri ke "la milito kontraŭ terorismo daŭras" (George Bush) sed mi demandas min: Kiu venkas? Tony Blair diras de "terorismo ne venkas" sed mi demandas min: Ĉu vere?
Neniu konvinkus min ke miloj da homoj subite freneziĝas (la teroristoj) kaj deziras mortigi la aliajn en la industriita mondo. Sed veras ke estas milito inter ili kaj ni. Ĉiam ni ekscias per amaskomunikiloj ke terorismo estas malamiko de nia civilizacio. Sed NENIU, NENIAM provas montri la kialon. KIAL la terorismo ekaperis? La granda brita aktoro Peter Ustinov diris: "Terorismo estas la milito de l'malriĉuloj, kaj la milito estas la terorismo de l'riĉuloj". Ĉu ni ne vidas kiom da malbonon la industtiitaj landoj kreas? Per la agresema ekonomiko, per la perforta liberaligo de l'societo, per la armilaj venditaj en la malriĉaj landoj. La terorismaj monstroj estis kreitaj de NI, de la INDUSTRIITAJ LANDOJ. Kiom ni kreas la kialon, la efekto ekzistos. La sola ebleco estas ŝanĝo en la ekstera politiko kaj diskuto kun la ekstremistoj, pace kaj inteligente. La "milito kontraŭ terorismo" nur kreos pli da viktimojn ambaŭflanke. Civiluloj mortigitaj de bombaviadiloj aŭ de sinmortigaj bombuloj mortas same. Se nenion ni faras, la pli grava monda malheliĝo ol la poluado daŭros: nia mensa malheliĝo.

Jul 4, 2005

Monda malheliĝo (angle: Global dimming)


 Posted by Picasa
Eble tre malmultaj el ni scias pri la fenomeno de Monda malheliĝo. Pro la mikropartikla poluciado far de la tutmonda industrio, la kvanto de sunradio kiu atingas la Teron malkreskis dum la lastaj jardekoj. Ĝi reduktiĝis je ĉirkaŭ 10% en Nordameriko, pli-malpli same en Eŭropo (sed gis 60% en suda Anglio), 20% en Israelo, 30% en Orienta Rusio kaj 10% en Antarkto. Tielmaniere, ĝi MASKIS la pli gravan fenomenon: la forceja efiko kaj monda varmiĝo. La rezulto povvas esti ke je 2100 la monda temperaturo leviĝos NE je 5 gradusoj, sed je 10 gradusoj! Je 2025 la monda temperaturo povas esti 2 gradusoj pli alta, ja sufiĉe por fandi la polusan glacon. Tio subakviĝos multajn el la nunaj grandaj urboj kaj elirigos en la atmosferon grandajn kvantojn de metano, multe pli efica ol karbona dioksido en la monda varmiĝo. Pro la alta temperaturo la arbaroj ekvatoraj brulegos kaj malaperos. En kelkaj jardekoj nia mondo preskaŭ dezertiĝos. Lastatempe simila fenomeno okazis 55 milionojn da jaroj antaŭe. La Tero bezonis pli ol CENT MIL jarojn reveni al normala stato. Tia fenomeno nun certe signifus la fino de la homa civilizacio.
La monda malheliĝo ankaŭ kreis malbonegajn fenomenojn ĝi mem, kiel la sekecegoj en Afriko kaj inundoj aliloke, ĉar la akvo ne plu circulas inter diversaj areoj de Tero (malpli da lumo, malpli da akva vaporiĝo), do oni havas surpluson aŭ mankon de akvo multe pli ofte tutmonde.
Bedaŭrinde, ni, la homoj, daŭras poluciegi kaj faras malmulton por savi nian planedon. Ĉiu ŭato de elektro kiun ni konsumas polucias, ĉar la plejparto de la monda elektro estas produktita per brulo de karbo aŭ petrolo. Do, se vi legas tiujn ĉi liniojn, pensu se vi ne povas fari ion por polucii malpli kaj lukti por pli bona mondo. Estas multaj lokoj interrete kie ni povas signi petskribojn (ĉe "Green Peace" = "Verda Paco"), ni ankaŭ povas paroli kun niaj gekunupoloj pri polucio kaj ni povas uzi malpli niajn petrolajn veturilojn.