Jan 23, 2006

Atentu al ursoj


Posted by Picasa
Pasintsemajne mi vizits la lokan zoologian ĝardenon. Spite de la malvarmo, ĉiuj animaloj disponeblis, nur la blanka urso (Thalarctos maritimus) ne videblis. Probable ĝi estis en ferio aliloke. La sola urso kiun mi trovis estis tiu el la foto, kaj probable ke se vera urso aperintus malantaŭ mi, tia estintus mia sincera reago. Mi nur timas ke sufiĉe baldaŭ, kun la rapideco de la naturdetruado far Homo sapiens, ni vidos la blankajn ursojn nur kiel en la ĉi supra foto...
Jen mi rememoris ke mi havis alian similan renkontiĝon kun bruna "urso" kiam mi estis multe pli juna. Ŝajnis pli paca ol la pasintsemajna...

Posted by Picasa

6 comments:

Anonymous said...

Humura foto (^o^)
Parenteze ,kun kiu vi iris al zoologia ĝardeno?
Sole??

la cheshire kato said...

Kiel cxarma foto! Vi havis tro grandan 'teddy bear'-on,mi pensas, :-] Cxu ne?

Hamzeh said...

Kara;
dankante vin pro via vizito al mia nun pers-lingva blogo, mi starigis esperantan blogon: espertanta.blogspot.com
amike salutas kaj dankas.
Hamzeh el Irano

MCG said...

Dankon al ĉiuj pro viaj komentoj!
Por Bezonata: mi iris al la zoologia ĝardeno kun aliaj tri geamikoj.
Por la Cheshire Kato: Probable ke mia "teddy bear" iomete tro grandis...
Por Espertanto: dankon pro via vizito, mi ankaŭ legos vian blogon.

Fátima said...

Ho, kia dolĉema infano! ;-)

MCG said...

Haha, mi certe estis pli dolĉema kiam mi estis tre juna, kiel ĉiuj infanoj, kara Fatima.