Oct 16, 2006

Post longa silentado...


Posted by Picasa
... mi finfine aldonos kelkajn liniojn en mia blogo. En septembro mi advancis al bruna zono en la stilo de "Kjokuŝin Karate". Mia eksperimento antaŭeniras, sed ne tiom haste kiom mi ŝatus. Tamen mi havos konferencon en Filadelfio, Pensilvanio, tiu ĉi monatfine kie prezentos la lastajn rezultojn de mia laboro. Intertempe artikolo por scienca revuo estas preparata kaj mi esperas vidi ĝin publikigita ĉi vintre. La Ramadana fasto ankaŭ komencas kaj, kvankam mi ne estas islamano, mi provas praktiki ĝin por la kvina laŭsekva jaro. Fasto estas unu el la aferoj kiuj alproksimiĝas nin de niaj homaj kvalitoj, kontrolante nia besta naturo. Do ni regas niajn dezirojn manĝi, drinki, ktp. Kaj ankaŭ ni devas esti pli bonhumoraj ol kutime.
Ĉiu matene, jam de pli ol du semajnoj, mi praktikas Tajĝiĉuanon por almenaŭ duonhoro. Estas la plej efika luktarta ekzerco, miaopinie, por ambaŭ sano kaj fizika forto. Estas arto kiu puŝas la limojn de nia homeco pli for, por krei ion pli bonan kaj pli belan el nia estaĵo, en armonio kun la tuta Universo.

4 comments:

Anonymous said...

Saluton kia batal arton vi faras. Gxi sxajnas kiel hapkido. Cxu?
Sukceson...

MCG said...

Kiel mi diris supre, mi praktikas Kjokuŝin Karate [Kyokushin Karate]. Probable ke ekzistas sufiĉe da similaĵoj inter la japana karateo kaj korea hapkido. Sed lastatempe mi emfazis pli mian trejnadon de Tajĝiĉuano. Dankon pro la komento, ĉu vi ankaŭ praktikas iun luktarton?

Anonymous said...

Jes mi praktikas Kuk Sool Won.

MCG said...

Laŭ nomo, devus esti korea stilo. Mi legos pri ĝi interrete.