
Hodiaŭ estas la naskiĝtago de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreanto de nia kara Internacia Lingvo, festata kiel la tago de Esperanto. Ni esperu ke nia lingvo fariĝos pli forta voĉo en la Babelo de nia mondo kaj helpos ĉiujn vivi en paco kaj harmonio.
Mi ĵus finis la finajn korektojn de scienca artikolo konektata kun mia laboro kiun mi esperas publikigi baldaŭ en la Revuo de Sciencaj Instrumentoj. Dum la lastaj semajnoj, paralele kun mia trejnado de Tajĝiĉuano, mi komencis lerni movojn de Bagŭaĝano. Kiel mi jam skribis pri la stilo, ĝi aspektas belege estetike, estas bonega por sano kaj tre efika kiel luktarto. Kvankam mi restas disciplo de Tajĝiĉuano, mi ankaŭ intencas fariĝi sufiĉe lerta en Bagŭaĝano. Jen ĉi sube alia filmeto kun bela praktikantino de la stilo:
Ge Chunyan
Majstrino Ge Chunyan [Ge Ĉunjan], sindona taoisto, estas unu el la plej grandaj de nia tempo. Ŝi komencis trejnadon en luktartoj en 1972 kaj inter 1979 kaj 1985 gajnis 8 orajn medalojn kaj aliajn 30 medalojn en ĉinaj naciaj ĉampionecoj. La filmeto montras ke jam en ŝia junaĝo ŝi atingis altan nivelon de kung fu.