May 22, 2006

Saluton al l'aero


Posted by Picasa
L'aero ĉiam ĉirkaŭas nin
Sekretema kaj preskaŭ nevidebla.
Ĝi derivigas nin
Tra pensoj kaj paŝoj, movebla
Sen memorigi ĝian eternan kareson,
Silenta, ĝuebla.

Gravite presitaj tersurface
Niaj paŝoj spuras atomojn de tempo,
Niaj pensoj spuras atomojn de kono,
Novan someron kreskigas printempo,
Nur l'aero postrestas kiel krono.
Niaj koroj spuras petalojn de vivo
En l'aero, eterna, pensiva,
En l'aero fluanta senlace.

La sekundoj daŭras kreski en miaj okuloj
Semigante gigantajn horloĝojn,
Sablohorloĝojn sen ombro kaj pezo.
Iutempe la tutaj sekundoj dolorigas
Kiam l'aero tra mi' koro refluas
Nur aero mi estas, nur l'aero plezuras,
Miaj horoj fariĝas nebuloj.

Saluton al l'aero,
Ĉiuspire ĝi ĉirkaŭprenas nin,
Portante l'destin'
De ĉiu vivero.

May 17, 2006

Blua Sekureco levas blankan flagon


Posted by Picasa
Israela kontraŭspama firmo Blua Sekureco diris marde ke ĝi ĉesos siajn operaciojn post lamiga serio de atakoj lanĉitaj kontraŭ ĝiaj servoj pli frue ĉimonate de rusa spamisto nomata PharmaMaster. Ilia retpaĝo ne plu funkcias ekde hieraŭ. La krimuloj venkis, la fiuloj gajnis, la malbonuloj triumfis, almenaŭ por ĉi tempe. Ni esperu ke pli bonaj tagoj alvenos baldaŭ en la lukto kontraŭ la spamistoj.

May 5, 2006

Blue Security (Blua Sekureco) triumfiĝanta en la milito kontraŭ la spamistoj


Posted by Picasa
La milito inter spamistoj (precipe la krimulo konata kiel pharmamaster) kaj Blua Sekureco finiĝis. La servoro de Blua Sekureco sur http://www.bluesecurity.com funkcias denove kaj la antispamo programo povas esti elŝutita.
Pharmamaster (kiu verŝajne vivas en Rusio) kaj kiu estas unu el la plej grandaj nuntempaj spamistoj rifuzis kelkajn tagojn antaŭe eviti sendi spamon al la membroj de la Blua Sekureco komunumo kaj decidis fari ĉion eblan por haltigi ties agadon. Li mem agnoskis ke la Blua Sekureco trovis la korektan solvon elimini spamon kaj diris ke ne povas toleri la situacion. Konsekvence, la fiulo atakis la servoron de la israela kompanio, paralele sendinte minacajn mesaĝojn blinde kun la celo trafi iujn el la membroj de la Blua Sekureco komunumo. La minacoj sendi multege da spamo ne sukcesis kaj ne timigis neniun, dum la atakoj de la mafiulo haltis ankaŭ servoroj de blogaro kiel Live Journal kaj Six Apart. Post tri tagoj la rimedoj de pharmamaster elĉerpiĝis kaj li haltis la atakojn. La tuta afero estis bonega senpaga reklamo por Blua Sekureco. Nun aro da homoj aŭdis pri ĝi kaj deziras uzi la programon por lukti kontraŭ spamo. La spamistoj neniam rimarkiĝis per alta inteligenco kaj la agoj de pharmamaster pruvas eĉ pli la stultecon de tiuj krimuloj.

May 3, 2006

Spamo milito - la spamistoj perdas en la batalo kun la Blua Rano (Blue Frog)


Posted by Picasa
Ekde julio pasintjare mi uzas la tiel nomatan "Bluan Ranon" (angle "Blue Frog") por lukti kontraŭ spamo. Nun, mia spamo preskaŭ malaperis. "Blua Sekureco" (angle "Blue Security") estas kompanio bazita en Israelo (http://bluesecurity.com) kiu uzas originalan principon por lukti kontraŭ spamado. Oni povas reĝistrigi ĝis 10 retadresojn (senpage) en la kodita "Blua Rano Registro" kaj ankaŭ elŝuti malgrandan programeton. Kiam la spamisto sendas milionojn da mesaĝoj, parte el ili atingas adresojn de la "Blua Rano Registro". Por ĉiu spamado al Blua Rano membro adreso, oni trovas la retpaĝon de la spamisto kaj unuafoje oni petas lin elŝuti la registron kiu forigos la adresojn el sia spamad-listo. Se la spamisto daŭre sendas rubaĵmesaĝojn, oni ankaŭ raportas lin al la interret servico haviganto (angle "Internet Service Provider" kaj al polico. Se la spamado daŭras, oni komencas skribi plendon sur la formo kie la spamisto atendas ke iuj personoj aĉetas kion li vendas. Unu plendo por ĉiu spamo. Certe, se la spamisto sendas tro multajn mesaĝojn, multe da plendoj plenigos lian paĝon sen iu ajn profito por la spamisto kaj sen lasi iun ajn aĉeti la varojn kiujn li vendas. Do, por la spamisto la afero ne estas utila, kaj se li estas inteligenta, decidas ne plu spami la adresojn de la Blua Rano Komunumo. Tielmaniere, multaj spamistoj ĉesis sendi spamon al ni. Hieraŭ, spamisto, (krimulo verŝajne el Rusio, probable laŭnome Alex Blood / Alexander Mosh / AlekseyB / Alex Polyakov aŭ Alexey Panov - ckync.com) decidis, kune kun aliaj fiuloj, ataki la paĝon de Blua Sekureco kaj sendi minacajn mesaĝojn por la uzantoj de la Blua Rano, promesante sendi al ili 10-20 foje pli da spamo se ili ne forlasas la Blua Rano Komunumon. Ĉar ili estis senditaj blinde, iuj atingis personojn kiuj neniam uzis la programon dum aliaj atingis membrojn de la Blua Rano Komunumo. Kelkaj membroj eĉ timis kaj forlasis la Komunumon, sed la plejparto (preskaŭ 500 000) daŭris raporti la spamon. La rezulto: La atako sur la paĝo de Blua Sekureco febliĝis rapide kaj la spamo tute ne kreskis. Kaj certe, la spamistoj kiuj organizis la atakon gajnis malpli (au neniom) da mono dum tiu ĉi tempo. Se ili estas tiel stultaj, li povas daŭri provi ataki la Bluan Ranon. Mi ne ricevis minacan mesaĝon kaj daŭris raporti la spamon el la "bulk" dosiero de yahoo (ĉar alian spamon mi ne plu ricevas). Ja la Blua Rano faras eĉ ĉi tion aŭtomate. Mi ĝojas ke finfine la krimuloj kiuj sendas spamon komencas havi malfacilan vivon kaj invitas ĉiujn miajn legantojn kiuj ricevas rubaĵajn retmesaĝojn uzi la Bluan Ranon! Bedaŭrinde la informoj sur ilia paĝo estas nur en la angla, sed oni povas uzi traduku.net, por traduki la informojn tie.
Alia rakonto: Mi akiris Encarta 2006, la enciklopedio de Microsoft (feliĉe mi ne pagis monon por ĝi). Je la unua vido ĝi aspektis tre bone, sed mi trovis aregon da eraroj en ĉiu artikolo, speciale pri historio. Vikipedio, spite de la okazaj eraroj, estas almenaŭ dek foje pli ekzakta kaj detala. Microsoft Encarta estas bona por ludado, sed mi tute ne rekomendas ĝin por serĉi fidindajn informojn pri io ajn.