Feb 4, 2007

Mia komputilo kaj Linukso



Lastatempe mi decidis provi novan Linukson version por mia portebla komputilo (jam sufiĉe olda nun, pli ol 4-jara, sed ankoraŭ deca) kaj surpriziĝis pri la alta kvalito de la Ubuntu versio de Linukso. Facile instalebla kaj kun ĉiuj gravaj ĉiutagaj programoj kiel Firefox, retpoŝto, babilado, ftp, video, muziko kaj interreta televido jam instalitaj aŭ facile instaleblaj. Facilas ankaŭ tajpi en Esperanto kaj la Internacia Lingvo uzeblas por la sistemo (kiel oni povas vidi en la foto de mia ekrano). Kvankam la nova Vindozo sistemo "Vista" de Microsoft ĵus lanciĝis, mi kredas ke la futuro de la komputilaj operacisistemoj estas en la liberaj sistemoj, kiel Linukso, BSD aŭ aliaj similaj. Nun mia olda komputilo certe vivas novan junecon. Se mi sukcesos fari en Linukso ĉion kion mi bezonas, mi intencas tute maluzi Vindozon.

10 comments:

Anonymous said...

Saluton! Vi skribis ke vi konas multe lingvojn. Cxu vi povas skribi per kiu maniero, metodo vi lernas fremdajn lingvojn ??

LaGrego

Anonymous said...

Mi estas pripens aĉet nova komputilo kun Vindozo vista. kiel vi povas pripensas? A.

Anonymous said...

Ho! tiu Linukso vidigas sistemajn vortojn per Esperanto.
Do tutmondaj homoj povas uzi♥.

MCG said...

Dankon pro ĉiuj komentoj. Kiam mi havos pli da tempon mi skribos ion pri la lingvoj. Pri Vista: se oni aĉetas novan komputilon, probable ke ĝi havos Vista jam instalita nun. Mi kredas ke la Mac komputiloj estas pli bonaj, special por personoj kiuj ne spertas en komputiloj, sed ili iom multekostas.
Certe, oni povas uzi Esperanton en Linukso, kaj mia sistamo estas en Esperanto.

Razeno said...

Kara,
Saluton. Mi gxois leginte vian blogon.
Mi estas Razeno kaj logxas en Nepalo. Mi jxus kreis mian hejmpagxon (http://razeno.googlepages.com) kaj mi aldonis unu pagxon pri Esperanto-blogantoj. Mi prezentis liston de e-blogantoj kaj kompreneble ankaux estas via loko. Cxu mi rajtas tion fari? Se tio ne placxas al mi, bv skribi al mi kaj se placxas al vi, bv doni informon pri gxi al via blogo.

Amike,
Razeno
razeno.blog.com

Anonymous said...

saluton, mi uzas linukson (ubuntu) de 2 jaroj, por mi estas la ideala sistemo.laŭ mi pli kaj pli la homoj uzos linukson kaj ĉefe ubuntu kiu estas uzebla per ĉiuj homoj kiu deziras eliri la vindozan sistemon.
Ĝis
silvano

zooplah said...

"surpriziĝis pri la alta kvalito de la Ubuntu versio de Linukso"
Mi ankaŭ elprovas la distribuaĵon Ubuntu. Mi tamen pli ŝatis mian antaŭan distribuaĵon Mandriva. (Pli da detaloj estas en mia blogo, se vi interesiĝas.)

"ĉiuj gravaj ĉiutagaj programoj kiel Firefox, retpoŝto, babilado, ftp, video, muziko kaj interreta televido jam instalitaj aŭ facile instaleblaj."
La problemo laŭ mi estas, ke oni devas elŝuti la programojn, kio estas pli malfacila ol instali el la lumdisko.

"Facilas ankaŭ tajpi en Esperanto kaj la Internacia Lingvo uzeblas por la sistemo (kiel oni povas vidi en la foto de mia ekrano)."
Jes, se oni instalas la lokaĵaron Esperantan, agordas la klavaron k.t.p. Tamen unu afero, kiu ĝenas min estas, ke Esperantaj signoj ne estas tajpeblaj en xterm kun la Esperanta lokaĵaro (sed estas kun la usonangla lokaĵaro). Tio estas problema por esperantigitaj konzolaj programoj.

"mi kredas ke la futuro de la komputilaj operacisistemoj estas en la liberaj sistemoj, kiel Linukso, BSD"
Sendube. Laŭ Mikrosofto Linukso estas "morta" kaj tio verŝajne implicas, ke ili timas pri Linukso (reago el timo).

Anonymous said...

Mia cxefa mastrumsistemo ankaux estas Ubuntu, cxiuj geesperantistoj devus sercxi pli da informoj pri Libera Programaro... La du movadoj, Esperanto kaj Libera Programaro, havas similajn celojn...
Júnior Madrigal

Razeno said...

Estimta Marian,
Konran dankon pro via komento sur mia informo pri Nepalo cxe raporto.info. Jes mi ofte eraras kaj tio estas hontinda

Mi gxojas legante vian blogon en Esperanton. Mi ankaux haavs blogon en Esperanto. Bonvolu viziti min cxe www.razeno.blogspot.com

Razen Manandhar (el Nepalo)
www.razeno.net

Ant said...

Mi uzas Linukson ekde 1998, sed sole ekde 2004. Mi NE mankas Vindozon! Mi ŝatas na Ubuntu, sed Kubuntu estas pli bona por mi, ĉar estas tradikita per Esperanto! La tuta komputilo Esperante estas bonega!
Bonŝancon! Se vi bezonas helpon, demandu min.