Jul 2, 2007

Haiku - 俳句

Jam de long' mi nenion aperigis tie ĉi. Intertempe, miaj japanlingvaj konoj iome progresis, nun mi havas kelkajn haikojn kreitajn en la japana. La plej fama haiko poeto estis Matsuo Bashō (松尾 芭蕉), vivinta inter 1644-1694 (la bildo dekstre portretigas lin). La neceso havi "kigo" elementon en la poezio (sezona elemento) kaj la limigo al 7-5-7 silaboj kaj tri linoj, faras el haiko poezia tipo pli malfacila verki ol unuavide. El miaj provoj, la plej sukcesinta ŝajnis esti, ĝis nun, la poemo "Monto" ("Yama"). Jen la originalo en la japana kaj la rekreado en Esperanto:

あの山は
曇が盗んだ
外人ね

Ano yama wa
Kumo ga nusunda
Gaijin ne

Tiun monton ve
La nubaro forŝtelis
Eksterlandano

Ĉiuj miaj haikoj legeblas tie ĉi.

4 comments:

Saint-Ex said...

Vi estas granda haiku poeto.

Gebeleizis said...

Ne, mi ne estas, sed la haikoj helpas min plibonigi miajn konojn de japana.

Anonymous said...

海越えて
日本の心
伝う夏

MCG said...

きれい。 ありがと。