Apr 16, 2008
Feliĉa sonĝo - alia tibeta kanto
Mi trovis sur youtube la ĉi supran videon. Ĉar ne eblis aldoni ĝin direkte, mi devis reŝuti ĝin sur mia blogo. La originala adreso troviĝas sur youtube ĉe http://youtube.com/watch?v=y-Gt0zlr2BM
La nomo de la kantistino ne konatas, nur estas menciita la fakto ke ŝi estas el la regiono de Kham [Ĥam], orienta Tibeto. Mi sukcesis traduki la titolon (Legita kiel "Kyipo milam" kaj skribita tibete kiel "Skjidpo rmilam"), ĝi signifas "Feliĉa sonĝo". La influo de ĉina muziko iomete aŭdiĝas en la kanto, sed la tibetaj tradiciaj sonoj restas en ĝi.
Intertempe, spite de la ŝajna paco en Tibeto, multaj monaĥoj, artistoj kaj intelektuloj daŭras esti arestataj far la ĉinaj aŭtoritatoj.
Etikedoj:
muziko,
Tibeta-muziko
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
2 comments:
Mi pensas Tibetajn kantistojn havas unikan metodon por kantado.
Probable ke jes. Ĉiuj montaj popoloj havas ion specialan en ilia kanto.
Post a Comment