May 15, 2005

Pri mi, plu


Laboratorie Posted by Hello
Pasintmonate mi fariĝis 32-jara. Rigardinte mian pasintan vivon mi vidas iujn realigojn sed ankaŭ sufiĉe da malsukcesojn. Alveninte en 1999 en Usono por mia doktoreco pri fiziko, mi ankoraŭ ne sukcesis finigi mian sciencan projekton. Pasinjare la aferoj komencis ja iri pli glate, sed, se mi ne strebas sufiĉe, mi ne estos preta nek en 2006. Hieraŭ iuj el miaj klaskolegoj ja obtenis iliajn doktorecajn diplomojn, aliaj ankoraŭ ne. Sed vidinte la doktoriĝan ceremonion tamen ne sentigis min tre bone. Mi ne sentis envion, sed honton ke mi ne plu bonis. Mi kutimis vagadi en miaj ideoj pri pli bona mondo, sed vere faris nenion por plibonigi ĝin. Mi vidis la landon kie mi vivas nun (Usono) atakinte aliajn landojn, malrespektinte la homajn rajtojn kaj aplikinte “duoblajn standardojn” en sia ekstera politiko. Sed mi komencis laciĝi kritiki ĝin. Mia kritiko tute ne helpis. Mi scipovas 6 lingvojn, praktikas tajĝiĉŭanon kaj karateon, havas dufiĉe da konojn pri multaj aferoj, sed ja estas unu sola maniero en kiu mi povas esti karakterizata en tiu ĉi mondo profesie: kiel fizikisto. Mia scienca esploro konektas kun la nuklea fuzio kiel nepolucia energisurso. Se iutage ĝi realos, la nuntempa poluciado povos malaperi kaj ĉiuj homoj disponeblos malmultekostan elektron. Kaj nun finiginte mian doktorecon mi vere povos helpi tiun ĉi mondon plibonigi. Nur per miaj fakaj konoj mi povas konstrui kie la politikistoj kaj monoaviduloj ŝtelas kaj detruas. Se mi ne strebas sufiĉe por fini mian parton de laboro, mi ne rajtas postuli nenion de aliaj.
Future mi skribos plu pli pri mia laboro.

May 14, 2005

Meditado


Sub la ĉerizfloroj mi meditadis... Ni ĉiuj ja estas unuo kun la Universo. La "egoo" estas iluzio, kiel ankaŭ la mondo en kiu ni vivas iluzias. Per meditado, oni povas ektrovi la veran realon kaj alproksimiĝi iluminiĝon. Sed tio ne estas facila tasko.

May 13, 2005

Ĉerizarboj printempe


La ĉerizarboj malkovritaj de mi hieraŭ lagborde estis vere impresiigaj. Ne nur en Japanio la printempo belas. Kiel mi jam diris antaŭe, ni nur bezonas ĉirkaŭrigardi pli atenteme.

May 11, 2005

Nokto de la galaksia fervojo


Nokto de la Galaksia Fervojo (銀河鉄道の夜 - Ginga Tetsudou no Yoru) estas animacia filmo de GISABURO Sugii, kreita en 1985, bazita far rakonto de MIYAZAWA Kenji skribita en 1927. La originala rakonto estis ja tradukita en Esperanto de KONISI Gaku: http://www2u.biglobe.ne.jp/~kleg/tosyo/kobetu/galaksia.htm

En la filmo, la skribita lingvo de la kata urbeto kaj de ĉiuj vizititaj mondoj estas Esperanto (kiel oni povas vidi supren).

Giovanni, la blua kato, vojaĝas tra fantazia spacmondo per mistera trajno,

kune kun aliaj amikoj,

spektante mirindajn vidindaĵojn,

iuj sufiĉe malsimilaj kun la Tero,

...aliaj sufiĉe teraj.

Sed, ĉar mi ne deziras malkaŝi la historion...

...mi ne plu detaligos la sekvantajn fotojn...

Kion mi povas diri estas ke la filmo estas tre interesa,

certe inda spekti.

La prezentado de la filmo estas japana/Esperanta. La parolado estas tute japana kaj ĉiuj skribaĵoj estas en Esperanto. Probable ke Gisaburo deziris doni pli da universalecon al la rakonto per uzo de la Internacia Lingvo.
En aldono, ŝajnas ke iuj el miaj leganoj ne povis vidi la bildojn de la filmo. Ĉi semajne, la programo "Hello", kiun mi uzis por alŝuti fotojn, ne funkciis, kaj mi ligis la bildojn al retpaĝo senpage kreita de mi hieraŭ, ne havinte alian solucion. Mi religis poste la bildojn al alia retpaĝo kreita de mi, esperante ke nun ĉio bonordos.

May 9, 2005

Spegulo de Atera spegulo


Respegulinte la spegulon, ni vidas la saman viziton, sed nun la kastelo plu sudas kaj dezertstormo alproksimiĝas. Kiu ja devus esti la realo? Jen la planedo samas... Ni povas imagi paralelajn realojn kie la sama historio okazas diferente.

 Posted by Hello

Bendis spegule


Post natura beleco, jen ion imagina. En mia imaga mondo, Bendis (Ater en la lingvo de l'loĝantaro) estas planedo pli bela ol Tero. Ĝi estas iel spegulo de nia mondo, sed ankaŭ sufiĉe difera. En mia sciencfikcia romano kiun mi planas verki, estos ekspedicio kiu vizitos la planedon. Jen tie ĉi teranoj vizitante kastelon de sur la kontinento Athena, kiun la ateranoj nomas Olgar. "Estor, en siaj goldecaj vestaĵoj estis rigardanta la teraj veturiloj surteriĝante antaŭ la kastelo. La tempesto estis proksime, preparante frapi ĉion ĉirkaŭe. Estis eta kastelo, for de la ĉefaj krucvojoj, kaŝita en la kruta montaro." Mi kreis la pejzaĝon pere de Vue d'Esprit.
Do, se mi diris "Bendis spegule", tio siginifas ke ni rigardas spegulon de Bendis, kiu spegulas Teron. Sed kio montros spegulo spegulante spegulon?

May 8, 2005

Beleco


Beleco Posted by Hello
Beleco ĉirkaŭrondas nin. Tre ofte, nevidebla, ĝi vivas apud ni kaj ni tute ne rimarkas, pensante pri mono, dezirantaj objektoj aŭ laboraj problemoj. Tiuj ĉi floretoj (leganto donis min la anglan,latinan kaj Esperantan nomon: Daisy Fleabane (Erigeron annuus), aŭ Esperante "erigerono", kiu ja devas esti la ĝusta nomo) vivis paŝejrande kaj preskaŭ neniu rimarkis ilin. Sed jen kiel bela ilia mondo povas esti. Mi fotis ilin posttagmeze, ridantajn sunlume. Mi pasis ilin denove dumnokte, ĉiuj estis jam fermitaj, dormante profunde kaj sonĝante pri la sekvanta tago. Bedaŭrinde, la 21-a jarcenta okcidenta homo komencas esti pli maŝino ol persono... ĉar li vivas en socio kie oni havas tro da ĉion materialan, sed nesufiĉe da beleco por montrigi...

May 2, 2005

Subtitoloj en Esperanto de "La loĝanto" ( "빈집" -> "Bin-Jip", "3-iron")


La loĝanto Posted by Hello
Mi ĵus spektis la 2004-an korean filmon "La loĝanto" (angle "3-Iron", france "Le Locataire", "빈집" -> "Bin-Jip", koree). La reĝisoro Kim Ki-Duk kreis belegan artaĵon. La blogo de Festo 2005, Amo ĉiam ja menciis ĝin. Mi decidis krei Esperantajn subtitolojn el la anglajn trovitajn. Post 3 hora laborado, jen kio rezultis:
3-Iron.eo.srt
Ĉar mi ne povis vidi la unikodon, mi decidis lasi la subtitolojn en "ch,sh,jh,gh" formato. Oni povas libere elŝuti kaj uzi la dosieron. Oni ja povas vidi iun ajn videodosieron kun subtitoloj per BS Player. Kaj, se vi trovas erarojn kaj faras plibonigon (ambaŭ tre eblas), bonvolu, anoncu min, ĉar mi ankaŭ deziras havi pli bonan version. Bonan spektadon!

May 1, 2005

Kristo releviĝis!


 Posted by Hello
Por la ortodoksaj kristanoj, Kristo releviĝis ĉitage. Mi ĉeestis la eklezian religiservon, tre bela, kvankam ne multaj homoj atendis ĝisfine. Hodiaŭ mi fartis speciale, kaj provis havi specialan tagon. Beltempis enkore kaj ĉirkaŭmonde... Klasikhabite, mi fastis sep semajnojn, ne manĝante ion ajn kio venas de animalo, kaj speciale lastvendrede mi ne manĝis aŭ trinkis nenion por 24 horojn. Kiel sana rimedo, mi rekomendas faston al ĉiu kiu estas tro dika aŭ havas la senton ke la vivo ne vivindas aŭ ĝojindas... Estas multe pli facila ol ŝainas... La Okcidento vivas en mondo kie oni havas TRO multe da ĉion... Eble ni lernu esti pli ŝparemaj...

 Posted by Hello
En la rumana eklezieto el Usono ĉio estis tre paca lastnokte. Paca kaj esperplena por pli bona estonto... Hristos a înviat!

Apr 26, 2005

Lunlume

Iufoje la herbo aŭdiĝas kreskante,
Iufoje la spiro de l'arboj sentiĝas,
Dumnokte, lunlume, aŭskultu, galante,
La flugoj de l'sfingoj, de l'falantaj folioj,
Kaj vi ekkomprenos la ritmojn de ĉioj,
La ritmojn de l'tero kiu vivas.

Sufiĉas inspiri kaj krii "ekzist'",
La tempo tuj haltos en glaca eterno,
Lunlume la flugoj de l'horoj kaj jaroj
Grandcircle rondiros kaj kantos persist'
En senlima arbar', inter branĉoj kaj nuboj,
Inter ĉiam senfinaj ĉieloj kaj maroj.

Lunlume mi ĉiam forflugi deziras,
Longblankaj flugiloj jam kreskas el brakoj,
La stelojn mi aŭdas, belecon mi spiras,
Ĉielen mi iras sur vojo de l'drakoj.

En spaco tempante, en tempo spacinte,
La lumon de l'steloj min gvidas pli fore,
Nur lumon mi spiras, belecon aŭdinte,
Vojaĝon mi daŭros flugant' meteore.

Finfine la paco alvenos por ĉiam,
Lumlune por ĉiam mi flugos sentempe,
Reire veturi mi deziros neniam,
Aliaj postsekvos mi' voj' venonttempe.