Apr 26, 2005

Lunlume

Iufoje la herbo aŭdiĝas kreskante,
Iufoje la spiro de l'arboj sentiĝas,
Dumnokte, lunlume, aŭskultu, galante,
La flugoj de l'sfingoj, de l'falantaj folioj,
Kaj vi ekkomprenos la ritmojn de ĉioj,
La ritmojn de l'tero kiu vivas.

Sufiĉas inspiri kaj krii "ekzist'",
La tempo tuj haltos en glaca eterno,
Lunlume la flugoj de l'horoj kaj jaroj
Grandcircle rondiros kaj kantos persist'
En senlima arbar', inter branĉoj kaj nuboj,
Inter ĉiam senfinaj ĉieloj kaj maroj.

Lunlume mi ĉiam forflugi deziras,
Longblankaj flugiloj jam kreskas el brakoj,
La stelojn mi aŭdas, belecon mi spiras,
Ĉielen mi iras sur vojo de l'drakoj.

En spaco tempante, en tempo spacinte,
La lumon de l'steloj min gvidas pli fore,
Nur lumon mi spiras, belecon aŭdinte,
Vojaĝon mi daŭros flugant' meteore.

Finfine la paco alvenos por ĉiam,
Lumlune por ĉiam mi flugos sentempe,
Reire veturi mi deziros neniam,
Aliaj postsekvos mi' voj' venonttempe.

1 comment:

Anonymous said...

Mi ankau rigardas vian blogon. Gxi estas interesa.