Jul 24, 2014
La mondo de akvo
Jul 23, 2014
La Bando de 12 Knabinoj
La Bando de 12 Knabinoj (ĉine 女子十二乐坊) estas grupo de 13 inoj kiuj ludas tradiciajn instrumentojn en kombino kun akompanaj modernaj instrumentoj (luditaj de aliaj instrumentistoj). Plej ofte nur 12 el ili aperas sur scenejo en koncertoj. Tradicie, la ĉina imperiestro estis amuzigita de 12-knabina tia grupo. La moderna ĉina registaro rekomencis tian tradicion, elektinte la plej bonajn instrumentistinojn el pli ol tri mil kandidatoj. La bando fariĝis mondfama per koncertoj en multaj landoj. Jen irlanda muziko ludida de ili, titoligita "Riverdanco":
Etikedoj:
12 girls band,
ĉinio,
knabinoj,
muziko,
tradicia muziko
Aug 4, 2013
Novaĵpaĝo en Esperanto - Mondogazeto
Mondogazeto estas nova kaj interesa novaĵpaĝo en Esperanto, kie iu ajn povas kontribui. Post Ĝangalo, Raporto.info, Eventeo kaj Nunonia, mi esperas ke ĝi havos pli longan vivon kaj ke multaj esperantistoj vizitos ĝin kaj kontribuos al ĝiaj novaĵoj.
Suben mi aldonis foto farita pasintesmajne. Mi esperas ke vi ĝuos ĝin.
Jul 30, 2013
Vojaĝo en la montoj
Antaŭnelonge mi iris en la montaro kun mia biciklo. Dum malsupreniro, mi filmis la iradon. Kvin el miaj kantoj estas uzatoj kiel muziko de fundalo.
Jul 22, 2013
Sonĝo 7
Tiu ĉi preskaŭ klasika kanto kombinas la muzikon de piano, violono, harpo kaj horo. Ĝi golas sentigi kiel baldanco sur suna teraso en varma kaj verda printempa posttagmezo.
Jul 20, 2013
Karateo - la arto de senarmila lukto
Ĉi vintre mi provis verki kelkajn kaligrafiaĵojn, kaj unu el ili estis por karateo. Mi bezonas pli da laboron por fariĝi bona kaligrafiisto, sed ja la skribado aspektas, miaopinie, akcepteble.
Kaligrafio vere estas interesa arto kiu kalmigas la menson kaj helpas la pensojn flui pli klare.
Jul 18, 2013
Blogo pri muziko, en la angla
Mi aldonis blogon pri muziko en la angla sur
http://gebeleizis-music.blogspot.com/.
http://gebeleizis-music.blogspot.com/.
Ĝi enhavas mian muzikalbumon. Mi ankaŭ aldonos pli da ligiloj pri mia muziko.
Etikedoj:
amazon,
dream,
gebeleizis,
iTunes,
meditado,
muzikalbumo,
muziko
Jul 2, 2013
Mia muzikalbumo "Sonĝo", sur iTunes
Mia muzikalbumo aĉeteblas nun sur iTunes. Estas imagina vojaĝo en la mondo de sonĝoj. Instrumenta muziko.
Subscribe to:
Posts (Atom)