May 18, 2005

Il Mare (Koree: "Siworae" - "Amhistorio") - amo kaj tempovojaĝo


 Posted by Hello
Il Mare estas korea filmo, direktita kaj verkita de Hyun-seung Lee en 2000. Estas rava, subtila, melankolia, magika amhistorio.
La historio komencas fine de 1999, kiam la voĉaktorino Eun-joo (Jun Ji-hyun) foriras el marborda loĝejo nomata "Il Mare" (itala por "La Maro"). Antaŭ sia departo ŝi lasas en la leterkesto Kristnaskan salutkardon kun mesaĝo por la estonta loĝanto resendi venontajn leterojn por ŝi al nova adreso en la urbo. Intertempe, ekzakte du jarojn antaŭe, en 1997, la unua posedanto de Il Mare, arkitekto Sung-hyun (Lee Jung-jae) ricevas la kardon de Eun-joo. Pensante ke estas ŝerco, li respondas al Eun-joo kaj demandas ŝin ne plu ludi kun lia leterkesto, ĉar la "kurenta jaro estas 1997". Sed post iom da tempo ili ambaŭ komprenas ke la du jara diferenco estas ja reala. Ili eĉ alvenas kun novaj uzoj por tiu ĉi nekutima komunikado maniero: Sung-hyun povas trovi portenblan kasedofonon kiun Eun-joo perdis du jarojn antaŭe kaj Eun-joo povas sendi lin ankoraŭ nepublikitan libron far de lia fremdiĝinta patro. Daŭrante korespondi tra tempo, ili decidas renkonti. La renkontiĝo tempo estas nur semajno future por Eun-joo, sed pli ol du jarojn antaŭe por Sung-hyun. Ĉu ili povos renkonti? Ĉu la amo povas travivi kaj venki kiam la geamantoj eĉ ne vivas en la sama tempo? Ĉu oni povas ŝanĝi la pasintecon kaj futuron por esti kune? Jun Ji-hyun kaj Lee Jung-jae oferas brilan aktoradon en tute neholiudstila filmo. Nepre inda spekti.





 Posted by Hello
Nur kelkaj vortoj aldonindas: "Il Mare" havas ion komune kun "Mia bizara knabino". Kiu spektos ambaŭ, havos agrablan surprizon.

2 comments:

Anonymous said...

Mi estasesperntisto kaj venis de blog de oldulo. Bedauxrinde mi ne skribas esperante sed japane. Cxar mi volas propaganndi Esperanton al ne esperantistoj!
viaj literojkun supersigno fanmigxas.

glimi

Anonymous said...

korektite:
Mi estas esperantisto kaj veni de blogo de oldulo. Bedauxrinde mi skribis mian blogon ne espernte, sed japane. Cxar mi volas propagandi Espernton al neesperantistoj! Viaj literoj kun supersigno fantomigxas.

glimi