May 11, 2005

Nokto de la galaksia fervojo


Nokto de la Galaksia Fervojo (銀河鉄道の夜 - Ginga Tetsudou no Yoru) estas animacia filmo de GISABURO Sugii, kreita en 1985, bazita far rakonto de MIYAZAWA Kenji skribita en 1927. La originala rakonto estis ja tradukita en Esperanto de KONISI Gaku: http://www2u.biglobe.ne.jp/~kleg/tosyo/kobetu/galaksia.htm

En la filmo, la skribita lingvo de la kata urbeto kaj de ĉiuj vizititaj mondoj estas Esperanto (kiel oni povas vidi supren).

Giovanni, la blua kato, vojaĝas tra fantazia spacmondo per mistera trajno,

kune kun aliaj amikoj,

spektante mirindajn vidindaĵojn,

iuj sufiĉe malsimilaj kun la Tero,

...aliaj sufiĉe teraj.

Sed, ĉar mi ne deziras malkaŝi la historion...

...mi ne plu detaligos la sekvantajn fotojn...

Kion mi povas diri estas ke la filmo estas tre interesa,

certe inda spekti.

La prezentado de la filmo estas japana/Esperanta. La parolado estas tute japana kaj ĉiuj skribaĵoj estas en Esperanto. Probable ke Gisaburo deziris doni pli da universalecon al la rakonto per uzo de la Internacia Lingvo.
En aldono, ŝajnas ke iuj el miaj leganoj ne povis vidi la bildojn de la filmo. Ĉi semajne, la programo "Hello", kiun mi uzis por alŝuti fotojn, ne funkciis, kaj mi ligis la bildojn al retpaĝo senpage kreita de mi hieraŭ, ne havinte alian solucion. Mi religis poste la bildojn al alia retpaĝo kreita de mi, esperante ke nun ĉio bonordos.

3 comments:

Anonymous said...

Ekzistas problemo por spekti la fotojn

MCG said...

Hmmm... Ĉe mi ili tre bone videblas. Mi provis uzi "Hello" kiel kutime, sed ĝi ne funkciis la tutan tagon, do mi ektrovis lokon por senpaga hejmpaĝon kaj enmetis la fotos tie. Eblas ke el aliaj regionoj de l'mondo pli malfacilas vidi ilin... Se hodiaŭ "Hello" funkcias, mi ŝanĝos la fotojn tie, se ne, mi ne scias kion fari momente...

Anonymous said...

Mi bone povas vidi la fotojn.
Originalan filmon mi vidis certe antaux 22jaroj kun mia tria filo.

De infanagxe mi tre sxatas verkojn de Miyazawa Kenji.