May 2, 2005

Subtitoloj en Esperanto de "La loĝanto" ( "빈집" -> "Bin-Jip", "3-iron")


La loĝanto Posted by Hello
Mi ĵus spektis la 2004-an korean filmon "La loĝanto" (angle "3-Iron", france "Le Locataire", "빈집" -> "Bin-Jip", koree). La reĝisoro Kim Ki-Duk kreis belegan artaĵon. La blogo de Festo 2005, Amo ĉiam ja menciis ĝin. Mi decidis krei Esperantajn subtitolojn el la anglajn trovitajn. Post 3 hora laborado, jen kio rezultis:
3-Iron.eo.srt
Ĉar mi ne povis vidi la unikodon, mi decidis lasi la subtitolojn en "ch,sh,jh,gh" formato. Oni povas libere elŝuti kaj uzi la dosieron. Oni ja povas vidi iun ajn videodosieron kun subtitoloj per BS Player. Kaj, se vi trovas erarojn kaj faras plibonigon (ambaŭ tre eblas), bonvolu, anoncu min, ĉar mi ankaŭ deziras havi pli bonan version. Bonan spektadon!

2 comments:

Unknown said...

Gratulon!
Estas filmoj, kiujn mi sxatus esperantigi, sed pluraj el ili ne jam havas subtitolon... kaj la tempumon redakti mi ne pretas! :)

MCG said...

Mi havas sufiĉe da subtitolojn, precipe en la angla. Oni nur bezonas sufiĉe da tempo kaj energio por esperantiĝi ilin. Ĉu vi povis spekti la animacion "Esperanto"? Ĉu vi trovis la kodekon FFD Show?