Jul 7, 2005

Alia monda malheliĝo, ĉi tempe mensa


 Posted by Picasa
Ĉiu persono rememoras la ĉisupran foton, el la 11-a de septembro 2001. Hodiaŭ alia terorista atako okazis en Londono, mortigante almenaŭ 38 personojn. Sed la novaĵo tute ne estas surprizo. Ĉiutage ni spektas similajn fenomenojn tutmonde. La maltoleremo ja atingis pintojn nepenseblajn kelkajn jarojn antaŭe. La industriamondo estas en milito kun nevidebla malamiko kiu atakas ĝin ĉie, silente kaj tre efike. La politikistoj rapidas diri ke "la milito kontraŭ terorismo daŭras" (George Bush) sed mi demandas min: Kiu venkas? Tony Blair diras de "terorismo ne venkas" sed mi demandas min: Ĉu vere?
Neniu konvinkus min ke miloj da homoj subite freneziĝas (la teroristoj) kaj deziras mortigi la aliajn en la industriita mondo. Sed veras ke estas milito inter ili kaj ni. Ĉiam ni ekscias per amaskomunikiloj ke terorismo estas malamiko de nia civilizacio. Sed NENIU, NENIAM provas montri la kialon. KIAL la terorismo ekaperis? La granda brita aktoro Peter Ustinov diris: "Terorismo estas la milito de l'malriĉuloj, kaj la milito estas la terorismo de l'riĉuloj". Ĉu ni ne vidas kiom da malbonon la industtiitaj landoj kreas? Per la agresema ekonomiko, per la perforta liberaligo de l'societo, per la armilaj venditaj en la malriĉaj landoj. La terorismaj monstroj estis kreitaj de NI, de la INDUSTRIITAJ LANDOJ. Kiom ni kreas la kialon, la efekto ekzistos. La sola ebleco estas ŝanĝo en la ekstera politiko kaj diskuto kun la ekstremistoj, pace kaj inteligente. La "milito kontraŭ terorismo" nur kreos pli da viktimojn ambaŭflanke. Civiluloj mortigitaj de bombaviadiloj aŭ de sinmortigaj bombuloj mortas same. Se nenion ni faras, la pli grava monda malheliĝo ol la poluado daŭros: nia mensa malheliĝo.

7 comments:

Anonymous said...

Ĉe sekva fojo mi aŭ mia familio estus ricevata teroron...lastatempe mi pensas.
Mi ankaŭ penas ,ke ni devas fari ion.

MCG said...

Mi ja supreniris en tiuj du turoj dufoje... Do por mi estis eĉ pli dolore vidi la foton, ĉar mi konis bone tiun parton de Novjorko... La plej grava afero kiun eble ni devus fari estas MALAKCEPTI la cerblavado farita far politikistoj kaj la uzon de forto por solvi mondajn problemojn.

Anonymous said...

Saluton,

Estas multaj islamanoj kiuj sxajne vere frenezigxas.
Memoru ke la atencintoj ne estas homoj vivantaj en mizero. Osama Bin Laden apartenas al tre ricxa familio en Saudi-Arabio.
Ankau memoru la homon kiuj kruele mortigis van Gogh en
Amsterdamo. La murdinto estas juna marokano, naskita en Nederlando kaj li ecx havas nederlandan pasporton.

MCG said...

Vi tute pravas pri ili. Ni memoru la mortintoj en la atencoj kaj van Goch-on. Kaj ni ankaŭ memoru la dekoj de miloj da civiluloj bombmortigitaj en Irako kaj la miloj mortigitaj en Afganio. Por ĉiu senkulpa mortinto en okcidento, almenaŭ 10 senkulpuloj mortis oriente. Mi vere demandas min kiuj ja estas la veraj teroristoj...

Anonymous said...

Vi spertas supreniri en la du turoj....
Mi volas konsoli vin ,kaj mi ripetis skribi kaj elstreki komenton.
sed mi ne povis trovi vortojn por tio....Pardonon ,Gebeleizis

Anonymous said...

Saluton,
Vi pravas ke en Afganlando kaj Irako cxiutage mortas senkulpaj homoj.

Sed mi dubas ke la teroristoj interesigxas pri la sorto de la homoj en cxi-tiuj landoj.
Des pli cxar en Irako cxefe mortas irakanoj....

Mi supozas ke la cxefa kauzo por la atencoj estas sento de frusteco kaj humiligxo.

Ankau en Germanujo rapide kreskas la nombro de islamaj fanatikuloj, ecx multaj junaj homoj(cxefe turkoj) reislamigxas.

MCG said...

La teroristoj tute ne interesiĝas pri la personoj kiuj mortas en la orientaj landoj, vi pravas, kiel ankaŭ la politikistoj kiuj mortigas ilin ne interesiĝas pri la mortigitaj senkulpuloj, orientaj aŭ okcidentaj. Nur mono kaj politika influo gravas. Kaj tiu ĉi kreskas la nombro de fanatikuloj ĉie. Se la taktiko kontraŭ la terorismo ne ŝanĝos, ni vidos pli da atencojn kaj pli da ekstremismo. Ni ne havas iun ŝancon venki tielmaniere en la milito kontraŭ terorismo. Nur atendu kaj ni vidos dum la sekvantaj jaroj pli oftajn kaj sangajn atakojn.