Jul 12, 2005

Komputilo rompita...

Hieraŭ mi faris simulaciojn por mia scienca esplorado sur mia surtabla komputilo, sed, pro la alta temperaturo en mia ĉambro kaj pro la tro multaj programoj malfermitaj, ĝi rompiĝis. Mi jam perdis parton de l'nokto kaj la tutan tagon hodiaŭ por reinstali Windows sur nova, pli ampleksa durdisko kaj la aliajn programojn (mi esperas fini la laboron hodiaŭ). Feliĉe mia tekkomputilo bine funkcias kaj mi povas konekti interrete. Ankaŭ, feliĉe, mi ne perdis neniujn datojn kaj povis savi ilin kd-e. La temperaturoj ekstere plialtiĝis lasttempe kaj nun en mia ĉambro, kvankam tri ventumiloj blovegas, pli ol 33 celsiusaj gradusoj estas. Sed mi decidis ne uzi freona sistemo por malvarmigi la ĉambron, kiel la plejparto de usonanoj, ĉar ĝi ne estus naturamika... Kaj, intertempe, mi ŝakras la stulta maniero en kiu oni konstruas domojn ĉi lande, ĉar oni devas malŝparegi energion por vivi homece, kaj rememoras mian hejmon en Rumanio kie somere aŭ vintre estis tre facile nature konservi agrablan temperaturon. Ĉu tiu ĉi barbara lando ne lernos uzi pli inteligentajn metodojn (kaj malpli malŝparajn) por normala vivo?

3 comments:

Anonymous said...

Saluton,

Vi tute pravas. Cxiuj modernaj domoj similas unu la aliajn, sendepende de la loka klimato.

Memoru la klasikan konstrumanieron en la landoj cxirkau la Mediteraneo.
Domoj havis tre dikajn murojn kaj al la stratoj nur malfermigxas malmultaj etaj fenestroj.
Centro de la domo estis interna korto ofte kun plantoj kaj fontanoj.
Antikvaj grekaj kaj romiaj kortoj havis kolonejojn cxiuflankajn.
Ili protektis la logxantojn kontrau suno kaj pluvo, se ili deziris iri de unu cxambro al alia.
Cxio cxi kauzis ke la domoj ne tro varmigxis dum varmega somero kaj bone konservis la varmecon dum vintro.

Saluton Ralf

MCG said...

Jes, vi pravas. Se mi iu tage konstruos domon, mi nepre respektos la inteligentan tradicion de niaj antaŭuloj!

MCG said...

Jes, vi pravas. Se mi iu tage konstruos domon, mi nepre respektos la inteligentan tradicion de niaj antaŭuloj!