Jul 13, 2005

Lingvo por mia planedo


 Posted by Picasa
Mi komencis ekpensi krei lingvon por mia planedo imagina Bendis/Atero, alia "Esperanto" por la loĝantoj de "Atero". Post iom da ludado, la unua provo ne estas tre malbona (kaj mi venis kun iuj originalaj ideoj). Jen, kiel ekzemplo, "Patro nia" en la atera lingvo:
"Ero sa ano do ad it derno,
Tig sa hono, log sa gento,
Narg sa yato, ek it dero, de ta rondo.
Der sa ano bo eso mingo, verug anos midgi,
Te terug ferilno sa anos, ek ano terd ferilno sa ersne do terat il ano.
War o hoyg anos it gerdo, te fedrug anos asa okara.
Serug!"
Mi ankaŭ provos trakti, mi mem, la hipotezon de Shapir-Worf pri la maniero en kiu la lingvo ŝanĝas nian pensadon. Kiam gramatiko kaj dece granda vortaro ekiĝos, mi aperigos ilin interrete ;-). Mi tute ne planas krei internacian lingvon, sed nur facile lerneblan fikcian lingvon por mia verkota romano. Kaj mi havas kelkajn interesajn ideojn pri ĝia uzo tie...

4 comments:

Anonymous said...

Nogolb naiv igel tsop xuakna novgnil navon ierk salovke im.

MCG said...

Hehehe, ne, ili vere estas vortoj :P. Mi sendos al vi la vortaron dum la sekvantaj tagoj :P.

lovermann said...

Nun vi vidas, ke kreado de plana lingvo estas tre facila, kiam vi jam kreis mondon por tiu lingvo! Do, vi elpensis tre useman regulon por kreado de plana lingvo: elpensu vian propran mondon kaj kreado de nova lingvo estos nur ludo por vi! :)))

MCG said...

Vi pravas :-).