Jul 22, 2005

Mia komputilo ankoraŭ rompitas

Post preskaŭ du semajnoj mi ankoraŭ ne havas taŭgan baztabulon por mia komputilo. Espereble ĝi alvenos poŝte hodiaŭ. Dumtempe mi ankoraŭ havas la tekkomputilon funkciante, sed ne povas fari tie ĉi rapidajn simulaciojn por mia laboro. Ankaŭ mia digita fotilo rompiĝis. Foje mi havas la senton ke legiono de diabloj ekloĝis en mia ĉambro kaj ne scias kion fari por forpeli ilin... Mi lacas kaj malantaŭas en mia scienca laboro, sed, kiel ne ĉio povas por ĉiam esti malbona, mi certas ke pli bonaj tagoj estontas.

4 comments:

lovermann said...

Tio esta nur leĝo de malico: komputilo rompiĝas tiam, kiam vi lin tre bezonas! :(

MCG said...

Jes, mi scias. Sed mi havas vorton kiu sentigas mi pli bone: "Tiu ĉi ankaŭ pasos", hehehe. Eble lunde mi riparos ĝin, kiam la nova bazplako alvenos poŝte.

lovermann said...

Mi pensas, ke mi aĉetos alian komputilon por okazoj, ke mia ĉefa komputilo ne funkcias. Por aĉeta la duan PC-n oni kutime ne bezonas multo da monoj: pli alta pc estos plene sifuĉa por ekstraj okazoj.

MCG said...

Mi ja havas du komputilojn, tial mi povas plu blogi nun. Sed la "forta" estas nun malsana. Ĉi semajne tamen mi riparos ĝin :-).