Jul 31, 2005

Semajnfino

Unu de miaj plej bonaj amikoj (kiu estas kiel pli olda frato por mi) translokiĝis ĉi finon de semajno en domo freŝe aĉetita en Syracuse, kune kun lia amatino. Kaj li alportis min por helpi kun la transportado de la meblo kaj la aliaj aĵoj en la nova loĝejo. Sabato estis plena tago, kun malmulte da dormo kaj multe da laboro. Sed ni tri ankaŭ havis bonan tempon kun ŝercoj kaj agrabla etoso, tagmanĝante ĉe ĉina restoracio kaj vizitante meblajn vendejojn kiam ni interrompis iom la laboron. La nova hejmo de mia amiko ne estras tre granda (nur tri dormĉambroj kaj du tagĉambroj, plus unu pli subpartere), sed ĝi havas sufiĉe da lando malantaŭe kaj aspektas tre bele. Hodiaŭ matene mia amiko veturigis min Rochesteren, sed survoje ni haltis Lagborde ĉe Oswego kaj naĝis iomete. La akvo tie estis malkutime klara, kun la fundo kovrita de rondaj ŝtonoj kaj ŝtonetoj. Ĉar la sablo preskaŭ ne ĉeestis, ne ekzistis partikloj kiuj malklarigu la akvon. La plaĝeto ne estas tre agrabla por la nudaj piedoj, kaj post 10 paŝoj la akvo iam estas pli profonda ol mia alto. Certe, la Lago Ontario, kun siaj 300 km longp kaj 70 larĝo, aspektas tute kiel maro,sed sen sala akvo. Kaj la plaĝeto ĉe Oswego sentas kiel tropika loko, kun varma akvo kaj tre malmulte da personoj. Eĉ naĝi tute nuda ne ŝajnas esti problemo en lando kie la plejparto de l'homoj sunbanas aŭ naĝas kun pantalonoj (mi parolas pri Usono!), kiel faris la kamparanoj en mia lando pli ol cent jarojn antaŭe, mi supozas. Mi ne naĝis nuda, sed ne havis problemojn ŝangi mian bankalsonon surplaĝe kaj esti nuda tie por kelkaj dekoj da sekundoj (mia amiko faris la saman). Finfine, post tagmanĝo ĉe hinda restoracio Rochestere ni alvenis ĉe mia hejmo. Estis laciga semajnfino, sen komputilo aŭ telefono (ĉi semajne mi ja ne havis telefonon, mi ŝanĝos la numeron kaj havos novan ĉi marde), sed agrabla kaj interesa.
Nun mi esperas ripari mian tablokomputilon ĉi semajne, ankaŭ kaj reveni al mia normala vivo por iom da tempo. Ĉu mi iru ĉi nokte viziti la "rumanan" profesoron? Aŭ ĉu mi iru spekti filmon kun mia malaezia amikino?

4 comments:

Anonymous said...

Vi fartis plenan smajnfinon.
Mi ne havas sperti esti nuda en plaĝo eĉ unu sekundo.

Tamen estas ega lago ,mi sentas.
Ĉar tiu profundo estas profunda ol via alto.
Bonvole Atentu akvan akcidenton.
Precipe en somero tio okazas multe.

MCG said...

Ontario vastas 300 km en longo kaj 70 en larĝo. Estas kiel maro sen sala akvo... Mi naĝas sufiĉe bone por ne droniĝi, hehehe.

Anonymous said...

Tre vasta!
Se oni ne lekas tiean akvon , oni ne povus kompreni ,ke tie estas lago.
Kaj ne droniĝu....Bonvole atentu.

MCG said...

Mi zorgos ne droniĝi, hehehe....