Jul 12, 2005

Ĉu ni fariĝis monstroj? (2)

El la pakistana interreta informilo "Tagaj tempoj" ("Daily Times"), la sola kiu verŝajne aperigis ion rete, mi eksciis ke la nomo de l'rumano estas Vasilică Iulian GROSU kaj ke li travivis la okazintaĵo sed estis serioze vundita. Sed la bildo kun li brulante sola kaj neniu provante helpi ankoraŭ ĉasas min... La historio povas esti legata (en la angla) sur http://www.dailytimes.com.pk/default.asp?page=story_12-7-2005_pg1_10.

2 comments:

Anonymous said...

Saluton,

Vere estas terura okazintajxo.
Gxenerale estas granda problemo revenigi infanon, se unu el la eksaj partneroj restadas eksterlande.
Estas sxokiga, ke iu homo trovis tempon por foti, anstatau provi estingi la fajron.
Tamen, finfine li transvivis...do eble iu helpis al li.

MCG said...

Jes, ŝajnas ke iu helpis lin... Sed eble post iom da tempo, kiam oni povis foti lin bone...