Oct 13, 2005
Ĉinoj denove en spaco
Matene de la 12-a de oktobro, la spacoŝipo 'Shenzhou' [Ŝenĝoŭ] kun du kosmonaŭtoj (Fei Junlong, 40-jara kaj Nie Haisheng, 41-jara), estis lanĉita. Post la premiero du jarojn antaŭe, kiam sola homa flugo daŭris 21 horojn (Yang Liwei estinte la unua ĉina kosmonaŭto), la ĉinoj lanĉas la unua teama flugo, kiu daŭros 5 tagojn. Ŝenĝoŭ similas al la rusa Sojuz sed estas iom pli peza kaj larĝa, havante du kompartimentojn (komanda kaj orbitala). Ĝis nun, la flugo daŭris senprobleme kaj la kosmonaŭtoj fartas bone. Nie Haisheng ankaŭ festis sian naskiĝtagon space dum la dua tago de l'flugo. La ĉefaj celoj de l'misio estos la testado de l'homa konduto en spaco kaj la manovro de l'spacoŝipo.
Paralele kun la ekonomia kresko, Ĉinio fariĝas ankaŭ pli potenca en scienco. Ĉar ĝi havas probable la plej grandan potencialon monde, mi atendas vidi pli kaj pli gravajn kontribuojn de Ĉinio en ĉiuj kampoj de homa agado. Baldaŭ sufiĉe, Ĉinio balancos Usono kiel la alia monda superpotenco. Espereble, tio ĉi aldonos pli da stabilo kaj ekvilibro sur nia krizomuelanta Tero. De kio mi certas estas ke Ĉinio fariĝos baldaŭ rivalo de Usono kaj Rusio en spacaj flugoj.
Etikedoj:
teknologio
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
4 comments:
Kara,
tiel estas, la ĉinoj estas la plej akra konkuranto de Usono.
Kore, Cez!
PS: Dankon pro la interesa blogero.
Jes, mi nur esperas ke estos paca konkurenco kaj pli da stabileco per la levo de Ĉinio...
Saluton Gebeleizis,
Jes, Cxinio multe progresis dum lastaj jaroj, cxefe ekonomie.
Estus bone, se Usono ne plu estus la unuopa "mondpotenco".
Ni ne forgesu, ke Cxinio ankau kontraustaris la invadon de usonaj militaj fortoj en Irakon.
Tamen, kelkaj aferoj estas plibonigendaj en Cxinio....
mi pensas ekzemple pri homaj rajtoj kaj medioprotektado.
elkore salutas Ralf
Jes, multaj aferoj plibonigindas en Ĉinio, sed mi kredas ke la vivo tie estos pli bona estonte. Ĉiam bonas se estas pli ol unu granda potenco monde.
Post a Comment