Nov 28, 2005

Mia hejmo en Rumanio


 Posted by Picasa
En la antaŭa postaĵo, Svislando mankis de sur mia mapo (oni havas la francan kaj italan inter la oficialaj lingvoj). Jen nun, kie mia hejmo troviĝas en Rumanio. Bedaŭrinde mi ne vizitis ĝin ekde 2003. Eble tio ĉi okazos venontjare, kiam mi probable akiros mian doktoran titolon.

3 comments:

Anonymous said...

Saluton,

Bedaurinde lastetempe mi estis tre okupita pri diversaj aferoj kaj ne
trovis tempon por viziti vian blogaron.

Mi estis en Rumanio antau dek jarojn,fakte mi nur traveturis gxin
survoje de Germanujo al Turkujo.
Kun kelkaj amikoj mi entreprenis la vojagxon per automobilo.Sed ni dufoje tranoktis tie, interalie en la cxefurbo.

Impresis min la bela naturo kun multaj montoj kaj arbaroj. La vilagxoj estas tre romantikaj (almenau por okcidentuloj).
Okulfrape estis la nove konstruitaj pregxejoj ecx en tre etaj lokoj. Lau la loka kutimo ili plejparte estis ornamitaj per religiaj desegnajxoj. Tre bela.

Ni ankau vizitis la kastelon kie laudire Dracula vivis, sxajne tiu loko altiras multajn turistojn.

Kompreneble ni ankau vidis ke la popolo ne estas ricxa kaj dum la du noktoj pasigitaj tie ni iomete timis pro nia automobilo.

Fakte, oni malsukcese provis sxteli gxin, sed tio okazis pli poste en Bulgario.

Mi tre sxatas la rumanan lingvon kiu ja estas latindevena. Lau mi gxi estas belsona lingvo.

La unusola malbona memorajxo estis la kompatindaj strathundoj, kiuj ofte estas malbone traktataj de la lokanoj.
Tio ne estas rumana specialajxo, sed sperteblas en multaj sud, sud-orientaj landoj.

tutkore salutas vin Ralf

Anonymous said...

Rumanio devus esti la bela kun interesaj homoj kiu simil tiu(j)n de vi.

MCG said...

Dankon kara Ralf kaj kara anomima leganto pro viaj bonaj opinioj pri mia lando. Mi estis tre pesimista en 1999 pri ĝi, sed nun la aferoj ŝajnas plibonigi kaj mi esperas ke ĝi fariĝos membro de Eŭropa Unio en 2007.