Dec 4, 2005

Rezultoj de korpa ekzercado...


Posted by Picasa
Jam delonge mi promesis meti bloge foton mian montrante la progreson en mia fizika aspekto. Kiel mi diris, mi finfine forpelis la grason de mia korpo kaj esperas plibonigi mian aspekton estonte. La ĉiutagaj kelkaj minutoj de ekzercado ŝajnas esti la plej efikaj. Tiu ĉi foto estis prenata hodiaŭ, iom post kiam mi vekiĝis.

6 comments:

Anonymous said...

Muskola....
Se la virino ,kiu estas via kara virino ,necesas ian helpon ,vi povas helpi ŝin .
Mi pensas ,ke ne povas fariĝi per nur ekzerci muskolon al tia korpa formo.
Necesas ekzerci menson ankaŭ.
Eble vi ekzercis ambaŭ.

MCG said...

Jes, mi ekzercis ambaŭ. Sed ja estas pli facile ol pensite havi bonan sanon kaj bonaspektan korpon :-). 10-15 minutojn ĉiutage sufiĉas.

Anonymous said...

Kiam oni meditadas ,ri devas fariĝi "nenio"_n.
Sed kiam mi fermas okulojn kun silente ,mi pensas pri dolĉaĵoj.
Do estas malfacile meditado por mi eĉ dum 10-15 minutoj....

MCG said...

Mi ne ŝatas dolĉaĵojn multe....

Anonymous said...

Saluton kara,

Jes, vi bone ekzercis vian korpon.
Certe la virinoj sxatas tion.
En Usono ja multas dikaj homoj, certe kauze de malsana nutrado kaj la emo eviti superfluajn piedmarsxojn.

Lastetempe mi parolis kun homo kiu vivis dum unu jaro en Usono.
Li diris ke ne estas facila afero trovi sanajn mangxajxojn en Usono.

Cxu vi spertas problemojn rilate al tio?

tutkore salutas vin Ralf

MCG said...

Saluton kara Ralf. Mi ne scias kiom da virinoj ŝatas mian aspekton, ĉar lastatempe mi ne plu iris multe en publikajn lokojn. Ĉiuj inoj kiuj ŝatas min, ŝatas min unue pri mia karaktero kaj persono, hehehe.
Ne ĉiu usona manĝaĵo estas malbona. Suden ĝi estas pli bongusta (almenoaŭ ĉe restoracioj). Sed kion mi manĝas ne estas usona manĝajo. Mi manĝas ĉe aziaj restoracioj kiam tio ĉi okazas. El ĉiuj landoj kiujn mi konas, Usono havas la plej malbonan manĝaĵon. Kaj estas la sola kiuj manĝaĵon mi vere malŝatas. La virinoj tie ĉi ankaŭ estas ĝenerala malallogaj aŭ, se ili estas fizike allogaj, estas malinteresaj kiel personoj. Do, ĉiuj inoj el mia cirklo estas el aliaj landoj, precipe el Azio, Eŭropo kaj Sudameriko.