Dec 29, 2005

Samsara


Posted by Picasa
Ĉu okazis iam al vi, post legado de libro, spektado de filmo aŭ aŭskultado de kanto, deziri ion pli puran ol kion tiu ĉi mondo povas oferi al ni? Sentante vin homa, sed dezirante adiaŭi la limigon de nia ekzisto kaj brakumi ion pli altan, pli puran, pli daŭran? Laŭ Budismo, "samsara" estas la ciklo de laŭsekvaj ekzistoj de nia animo. Sed eble en la moderna tempo, kun ĉiu libro legata, kun ĉiu filmo spektata,kun ĉiu kanto aŭskultata ni vivas pluan vivon, ni vivas plenan samsaron dum unu sola vivo. Iam, per tiuj travivaĵoj, mi sentas min riĉa, tiel riĉa, ke la vivo mem ŝajnas halti por momento, la tempo ne plu fluas, ĉio ŝtoniĝas en eterno. Tiam mi pensas ke estas momento bona adiaŭi mian efemeran ekziston, pace. Ne mortinte. Sed kiel eliro de sur scenejo sonĝa en la realeco. Sed tiu ĉi neeksprimebla beleco petas min resti ankoraŭ iom da tempo. Iom da tempo mi daŭros resti.

2 comments:

Dave said...

Saluton Marian!

Mi jxus tralegis vian blogon unue en kelkaj tagoj! Tian sperton, pri kio vi skribis, mi ofte havis, plejparte kiam mi auxskultas "New Age" Muzikon.

Una bona ekzemplo de tia muziko por mi estas Mihxael Kretu. Li estas rumana, kiu logxas en Germanujo.

http://www.enigma.de/

Mi ankaux tresxatas Steve Roach de Usono (www.steveroach.com), ankaux Tangerine Dream kaj Robert Fripp.

Kiam mi auxkultas tian muzikon, mi pensas pri naturo (miaj piedvojagxoj kaj cxiuterenskivojagoj) kaj miaj vojagxoj en Euxropo kaj Azio.

Felicxan novjaron! Bonvolu reviziti mian blogon - mi jxus pliskribis tien!

Dave

http://davidoesperanto.blogspot.com

MCG said...

Saluton kara Dave, mi certe vizitos vian blogon. Kaj Feliĉan Novan Jaron!