Burkhard Heim 
Leginte
tiun ĉi artikolon min surprizegis la vera ebleco voiaĝi stelen kun superluma rapideco per forta rotacia magneta kampo. Mi parolos plu pri Burkhard Heim (1925-2001), la kreinto de la "Heima Kuanta Teorio" post kiam mi havos iom da tempo legi liajn artikolojn. La esperanta traduko de liaj ideoj povas esti legata
sur ĉi tiu paĝo. Ĉar li estis handikapigita en akcidento kie li perdis la manojn la vidkapablo kaj 90% de sia aŭdkapablo, li aperigis malmultajn sciencajn verkojn kaj estis malmulte konata en la sciencaj cirkloj. Sed lastatempe aliaj fizikistoj provis liajn ekvaciojn kaj trovis ke la Heima Universo modelo rimarkinde ekzakte kalkulas la masojn de elementaj partikloj. Nun, post lia morto, lia teorio de uniiĝinta kvanta kampo komencas esti pli serioze rigardata.
Oni kredas ke, uzante rotacian magnetan kampon, vojaĝo al Marso daŭrus 3 horoj kaj al stelo 11-lumjarojn fora 80 tagojn. Ankaŭ, ĉar la spacŝipo vojaĝus en paralela spaco per antigravita forto, ĝi ne bezonus karburaĵon. La teorio postulas 25 Tesla magneta kampo por levi 150 tunojn de sur la tera surfaco... Mi devas legi plu por konvinki min pri la realeco de tia teorio, sed se ĝi pruvas vera, brila estonto atendas la spacvojaĝantojn!