Jan 9, 2006

Burkhard Heim kaj la antigravito


Burkhard Heim Posted by Picasa
Leginte tiun ĉi artikolon min surprizegis la vera ebleco voiaĝi stelen kun superluma rapideco per forta rotacia magneta kampo. Mi parolos plu pri Burkhard Heim (1925-2001), la kreinto de la "Heima Kuanta Teorio" post kiam mi havos iom da tempo legi liajn artikolojn. La esperanta traduko de liaj ideoj povas esti legata sur ĉi tiu paĝo. Ĉar li estis handikapigita en akcidento kie li perdis la manojn la vidkapablo kaj 90% de sia aŭdkapablo, li aperigis malmultajn sciencajn verkojn kaj estis malmulte konata en la sciencaj cirkloj. Sed lastatempe aliaj fizikistoj provis liajn ekvaciojn kaj trovis ke la Heima Universo modelo rimarkinde ekzakte kalkulas la masojn de elementaj partikloj. Nun, post lia morto, lia teorio de uniiĝinta kvanta kampo komencas esti pli serioze rigardata.
Oni kredas ke, uzante rotacian magnetan kampon, vojaĝo al Marso daŭrus 3 horoj kaj al stelo 11-lumjarojn fora 80 tagojn. Ankaŭ, ĉar la spacŝipo vojaĝus en paralela spaco per antigravita forto, ĝi ne bezonus karburaĵon. La teorio postulas 25 Tesla magneta kampo por levi 150 tunojn de sur la tera surfaco... Mi devas legi plu por konvinki min pri la realeco de tia teorio, sed se ĝi pruvas vera, brila estonto atendas la spacvojaĝantojn!

4 comments:

Anonymous said...

Kiuj ĉu vi trovis de legado? A.

MCG said...

Haha, via Esperanto ne estas korekta kiam vi uzas maŝintradukadon ;-). Mi trovis pli, sed ankoraŭ ne komprenas de kie venas la ekvacioj.

la cheshire kato said...

estas tre interesa! Saluton mi estas hungara Esperantisto mi studas la lingvon en la pli fama universitato de hungario mi estos instruisto se mi finos mian studadon. Mi tre gxojas ke via blogo estas en Esperanto. Mi ne parolas ankorau suficxe bone nia lingvon do mia blogo konsistas nur kelkajn esperantajn vortojn. Nu, mi gratulas al vi. Gxis

MCG said...

Dankon, kara Peter!