Jan 16, 2006

Ekzistas montoj kaŝitaj en ĉielo


Posted by Picasa
Ekzistas montoj kaŝitaj en trezoroj. Ekzistas montoj kaŝitaj en marĉoj. Ekzistas montoj kaŝitaj en ĉielo. Ekzistas montoj kaŝitaj en kaŝinteco. Tiu ĉi estas la tutkompreno.
Antikva budhao diris, "Montoj estas montoj, akvoj estas akvoj." Tiuj ĉi paroloj ne signifas ke montoj estas montoj; ili signifas ke montoj estas montoj.
Tial esploru la montojn profunde. Kiam vi esploras la montojn profunde, tiu ĉi estas la laboro de l'montoj.
Tiaj montoj kaj akvoj mem fariĝas kleraj personoj kaj saĝuloj.

La ĉi supra citaĵo estas belega fragmento el "Ŝobogenzo", verkita de la granda japana Zeno majstro Dōgen Zenji (1200-1253). Li ankaŭ diris: Se vi trovas unu aferon laciga, vi trovos ĉiujn aferojn lacigaj.
Pasintsemajne mi vidis montojn kaŝitajn en ĉielo, kiel en la ĉi supra foto, kaj rememoris la vortojn de Dogen. La realeco estas ja difera de kiel ni perceptas nian iluzian mondon.

3 comments:

la cheshire kato said...

mi gxojas decxifri viajn vortojn! :-](estas ete malfacila kompreni cxion sed gxojebla) Mi esperas ke mi skribis cxion gxuste.

Anonymous said...

Mi povas vidi ĉielon en viaj okuloj.

MCG said...

Dankon pro viaj komentoj :-). Ĉio estis ĝuste skribita.