Jan 4, 2006

Nudigita (angle: Stripped) far Rammstein


Posted by Picasa
Mi malkovris tiun ĉi videon en mia hejma kolekto dum la vespero de la 31-a de decembro. Estas tute rimarkinda melodio kaj filmeto pri olimpika spirito far la rimarkinda germana rokgrupo Rammstein. Beĉjo jam parolis pri ili ĉi tie.

Posted by Picasa
Mi demandas min nun se la olda olimpika spirito plu vivas. La ideo esti pli bona, pli forta kaj pli lerta ŝajnas esti anstataŭita de la avideco por mono.

Posted by Picasa
Sed, kiu scias, eble iutage niaj spiritoj denove celos ĉielen flugante kiel birdoj en mondo paca kaj serena. Nur de ni mem dependas havi tian estonton.
Morten Svendsen rimarkis ke la bildoj estas el la filmo "Olympia" kreita en 1938 de Leni Riefenstahl.

4 comments:

Anonymous said...

Vi estas absolute vera.

MCG said...

Chu vi kredas? Dankon!

Anonymous said...

La bildoj, se mi ne eraras, originas el la filmo "Olympia" (1938) de Leni Riefenstahl.

MCG said...

Mi kredis ke eblas ke ili originu de tie. Dankon pro la informo kara Morten.