Feb 17, 2006
La bumerango
Tiu ĉi estas malgranda historio inspirita el mia vivo. Mi scivolas se vi, miaj karaj legantoj ŝatos ĝin:
La parko belaspektis, kiel ĉiam somere. Tri personoj promenis kviete. Du junuloj kaj junulino. Sunjo ne plu estis infano sed ŝatis veni tie ofte kaj ludi kun sia bumerango. Estis bela, plastika bumerango, kiu flugis bonege kaj ĉiam revenis en lia mano. Iom pli fore en la parko, pomujoj ekzistis kaj somerfine ili jam havis kelkajn manĝeblajn pomojn. Sunjo kaj liaj geamikoj ŝatis manĝi el ili. Neniun alian li vidis fari la saman, ĉar la plejparto de l’homoj urbe jam vivis tre for de la naturo, manĝante nur aferojn troveblajn en la vendejoj.
La vojeto serpentumis tra la parko, sub la aŭtovojo. Ĉiujn kelkajn paŝojn Sunjo estis ĵetanta la bomerangon kiu ĉiam revenis en sia mano. Triope, ili promenis al la pomujoj kiuj kreskis iom pli fore, proksime de la akva kanalo. Kiam la aŭtovojo eksupris, Sunjo ne rimarkis la preskaŭ sengravitan, vertikalan venton. La bumerango denove ekflugis el lia mano, sed leviĝis multe pli alte ol kutime, turnante maldekstren kaj malaperante supren de la aŭtovojo. La ĉielo bluegis kaj la bumerango ŝajnis tute malaperi en la blua abismo supra. La tri geamikoj rigardis unu la alian silente. La obiekto malaperintis tiel subite, kvazaŭ nenature, ke ili havis la senton vidi miraklon. Ili nur esperis ke neniu aŭtomobilo estis frapita far ĝi. Sed la posttagmeza kvieta silento daŭris, kaj, neaŭdinte neniun bruon de supre, ili ankaŭ daŭris ilian promenadon kaj forgesis pri la incidento. La bumerangon ili neniam vidis plu.
La sekvantan tagon, vespere, Sunjo reiris de lia luktarta trejnado. Pluvis kaj malvarmetis. Ŝoforante aŭtovoje supre de la parko, li subite havis la impreson vidi la plastikan bumerangon ŝvebant aere, rotante malrapide sub la nuba nokta ĉielo, movante tien-reen kiel la flugilo de blanka birdo, sed la veturila rapideco tro grandis kaj li ne povis certiĝi pri la afero. Kiam, du tagojn poste, dumtage, li denove pasis la parkon, li havis la impreson vidi la bumerangon kuŝinta sur la rando de la vojo, sed ne povis halti por preni ĝin. Estis la lasta fojo kiam li vidis la blankan plastan bumerangon. Poste, multajn fojojn li veturis sur tiu aŭtovojo, sed nenio malkutima okazis plu.
La jaroj pasis, la geamikoj ne plu promenis kune en la parko. La vivo fariĝis pli griza kaj monotona, poste, iutage, Sunjo foriris la urbon, ekloĝis aliloke, kaj la bumeranga historio fariĝis preskaŭ forgesita. Liaj du geamikoj ankaŭ foriris, ĉiu en alia mondangulo kaj li ne plu sciis ion pri ili.
Sed iu nokte, tute hazarde, li denove vojaĝis tra la sama urbo kiam pluvis, kaj pasinte supre de la olda parko, ŝajnis vidi la oldan bumerangon ŝvebanta aere, rotante malrapide. La spactempa maŝo ankoraŭ ekzistis.
Sunjo turnis la veturilon tiudirekte, elirante de sur la autovojo. Kiam li atingis la areon sub la bumerango, io stranga okazis: la nokto fariĝis tago kaj la ĉielo fariĝis blua. La veturilo malaperis kaj li trovis sin en la parko, kun la du geamikoj, junulo kaj junulino.
"Nun oni donis min la ŝancon reiri en mia pasinteco" li pensis, "do mi ne plu faros la samajn erarojn en tiu ĉi vivo". Kaj turninte al la junulino li diris: "Mi amas vin". La supra abismo fariĝis eĉ pli blua tiam kaj subite miloj da steloj komencis fali kiel artfaraĵoj el la ĉielo.
Etikedoj:
literaturo
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment