May 5, 2006

Blue Security (Blua Sekureco) triumfiĝanta en la milito kontraŭ la spamistoj


Posted by Picasa
La milito inter spamistoj (precipe la krimulo konata kiel pharmamaster) kaj Blua Sekureco finiĝis. La servoro de Blua Sekureco sur http://www.bluesecurity.com funkcias denove kaj la antispamo programo povas esti elŝutita.
Pharmamaster (kiu verŝajne vivas en Rusio) kaj kiu estas unu el la plej grandaj nuntempaj spamistoj rifuzis kelkajn tagojn antaŭe eviti sendi spamon al la membroj de la Blua Sekureco komunumo kaj decidis fari ĉion eblan por haltigi ties agadon. Li mem agnoskis ke la Blua Sekureco trovis la korektan solvon elimini spamon kaj diris ke ne povas toleri la situacion. Konsekvence, la fiulo atakis la servoron de la israela kompanio, paralele sendinte minacajn mesaĝojn blinde kun la celo trafi iujn el la membroj de la Blua Sekureco komunumo. La minacoj sendi multege da spamo ne sukcesis kaj ne timigis neniun, dum la atakoj de la mafiulo haltis ankaŭ servoroj de blogaro kiel Live Journal kaj Six Apart. Post tri tagoj la rimedoj de pharmamaster elĉerpiĝis kaj li haltis la atakojn. La tuta afero estis bonega senpaga reklamo por Blua Sekureco. Nun aro da homoj aŭdis pri ĝi kaj deziras uzi la programon por lukti kontraŭ spamo. La spamistoj neniam rimarkiĝis per alta inteligenco kaj la agoj de pharmamaster pruvas eĉ pli la stultecon de tiuj krimuloj.

2 comments:

lovermann said...

Mi volas diri, ke lastatempe kontrauxspama mekanismo de gmail (Guglo) ne funkcias boneege, kiel antauxe - mi ricevas spamon!

MCG said...

Provu uzi la Bluan Ranon kaj havu paciencon por unu monato :-). La spamo malkreskos.