Jun 14, 2006

Ŝanĝo de loĝejo


La vilaĝo Benia, norda Rumanio - mia denaska vilaĝo. Posted by Picasa
Dimanĉe mi ŝanĝis mian loĝejon, post kvar jarojn de vivado en la sama apartamento. La nova apartamento estas malpli granda sed ankaŭ malpli multekosta. Sur tiu ĉi paĝo mi komencis aldoni informojn pri huculoj, montara popolo kiu vivas en la nordo de Rumanio, okcidento de Ukraino, suda Polando kaj orienta Slovakio. La paĝo estas en la rumana sed estonte mi esperas aldoni huculan-Esperantan vortaron.

13 comments:

Anonymous said...

Vi naskiĝis en ja bela loko. Tiu foto estas nuna? aŭ malnova?
Ĉu vi havis sperton ,ke vi vidis feon en tie?

MCG said...

La foto estas de 2003, nenio ŝanĝis de tiam. Ja mia hejmo estas videbla centre, tre for kaj tre malgranda, hehehe. Pri fejnoj, mi ja ne vidis iun, sed sentis kelkfoje la ĉeeston de spiritaj estaĵoj, kiel en "Sen to Ĉihiro to Kamikakuŝi", hehehe.

Anonymous said...

Mi pensas ,ke tie estas nenio ŝanĝiĝas de estinteco kaj estos nenio ŝanĝiĝos al entonteco. Tre bona ,mi pensas pri tio.

Ho! Vi sciis la kino "Sen to Ĉihiro no Kamikakuŝi"! La kino estas iomete terura ,ĉu ne?
[Kaŝita Sen kaj ĉihiro far dio]
Kaj "MONONOKE HIME" estas tiel ankaŭ.

Tutcerte feoj estas en via hejmloko. Kaj tiea loĝanto ne kolerigas feojn .Ĉar tie estas tre bela tiel.

Anonymous said...

Tre bona iniciato skribi pri via popolo. Tiel aliaj lernas pri ili. Ankau mi esperas vian gxojon en via nova logxloko.

MCG said...

Mia loĝejo iom mallarĝas, sed mi alkutimiĝos. La plej grava afero estas finigi mian doktorecon plej eble baldaŭ. Poste mi vidos kion faros. Mi aldonos pli da fotojn, kaj, post fini la hucula-angla vortaro mi aperigos huculan-Esperantan vortaton sur tiu paĝo.

Anonymous said...

Mi scipovas vin amas vian hejmurbon en norda Rumanio. Mi kredas estas tia bela loko. La kino ne malbona! A.

MCG said...

Hehe, dankon pro la komento, mi skribos pli pri huculoj en mia blogo estonte.

Anonymous said...

Mi sercxis la nomojn "huculo, huculs, hutsuls, huzuls. hutzuls, gutsuls, guculs, guzuls, kaj gutzuls" en Ethnologue, kaj mi ne povis trovi ion. La nomo de la lingvo devas trovigxi tie, cxu ne? Vernero

MCG said...

La realo estas ke la hucula lingvo estas taksata kiel ukraina dialekto de ethnologue. Persone, ŝajnas ke la nuntempa lingvo tiel estas, sed kiam oni serĉas pli malnovajn vortojn ili komencas diferi de la ukraina. La fakto ke oni tre malmulte parolis pri la huculoj estas granda malavantaĝo por la "aborigenoj de la Karpatoj". Se oni ne faras ion, baldaŭ ili estos forgesitaj de ĉiuj. Tial mi havas mian rumanan paĝon kun la vortaro kaj aliaj informoj pri la huculoj (bedaŭrinde mi devis verki ĝin rumane ĉar unue mi celas al la huculoj el Rumanio kiuj volas malkovri iliajn radikojn).

la cheshire kato said...

cxi tie -en Hungario- la huculaj cxevaloj estas tre famaj kaj sxatataj sed pri l'popolo mem ni ne konas multan. Ni estas najbaroj sed bedaurinde ni konas nur iomete la kulturojn unu de la alia. Mi abomenas antaujugxon, cxar gxi devenas de senscio. Niaj popoloj ne devus esti malamikoj, cxu ne? Mi esperas ke kaj hungaranoj kaj rumananoj sxangxos ilian pensmanieron unu pri l'alia

Anonymous said...

Haha, mi neniam vere vidis hungarojn kiel "malamikoj". La fakto ke Transilvanio estis ĉirkaŭ mil jaroj sub ilia regado estas historio kaj ene de Eŭropa Unio la limoj malpli gravos. Diplomatie, nun Rumanio havas plej bonajn rilatojn kun Hungario kaj ĉiuj hungaroj kiujn mi metis estis tre afablaj kaj agrablaj personoj.

lovermann said...

Mi scias nur malmulte pri Rumunio, sed nun mi vidas, ke ĝi estas tre bela lando..

MCG said...

Mi aldonos pli da fotojn baldaŭ, nun mi alproksimiĝas funkciigi mian sciencan projekton kaj baldaŭ esperas akiri mian doktorecon, antaŭ la fino de tiu ĉi jaro. Sed mi blogos kiam mi havos pli da tempo, kaj esperas fari tion baldaŭ. Dankon al ĉiuj pro ka komentoj kaj vizitoj. La antaŭa anonima komento pri Transilvanio ankaŭ estas mia, mi nur malatentis kaj ne subskribis...