Dec 15, 2006

Esperanto tago kaj plu pri Bagŭaĝano


Hodiaŭ estas la naskiĝtago de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreanto de nia kara Internacia Lingvo, festata kiel la tago de Esperanto. Ni esperu ke nia lingvo fariĝos pli forta voĉo en la Babelo de nia mondo kaj helpos ĉiujn vivi en paco kaj harmonio.
Mi ĵus finis la finajn korektojn de scienca artikolo konektata kun mia laboro kiun mi esperas publikigi baldaŭ en la Revuo de Sciencaj Instrumentoj. Dum la lastaj semajnoj, paralele kun mia trejnado de Tajĝiĉuano, mi komencis lerni movojn de Bagŭaĝano. Kiel mi jam skribis pri la stilo, ĝi aspektas belege estetike, estas bonega por sano kaj tre efika kiel luktarto. Kvankam mi restas disciplo de Tajĝiĉuano, mi ankaŭ intencas fariĝi sufiĉe lerta en Bagŭaĝano. Jen ĉi sube alia filmeto kun bela praktikantino de la stilo:
Ge Chunyan

Majstrino Ge Chunyan [Ge Ĉunjan], sindona taoisto, estas unu el la plej grandaj de nia tempo. Ŝi komencis trejnadon en luktartoj en 1972 kaj inter 1979 kaj 1985 gajnis 8 orajn medalojn kaj aliajn 30 medalojn en ĉinaj naciaj ĉampionecoj. La filmeto montras ke jam en ŝia junaĝo ŝi atingis altan nivelon de kung fu.

3 comments:

Anonymous said...

Interesa. Mi acxetis libron en Esperanto pri tajgxicxjuan, sed mi faras nur 'cxi gong' cxiutage. Tiel mi movas la universan energion trans la tutan korpon por havi sanon.
Vernero

MCG said...

Tajĝiĉŭano estas unu el la plej bonaj ekzercadsistemoj iam inventita de homoj. Certe indas ke vi provu ĝin. La ideo de "sano" estas io por kiu ni devas labori ĉiutage, ne io kiu restas kun ni senkondiĉe.

Anonymous said...

wow gold,World Of Warcraft gold,ffxi gil,world of warcraft power leveling wow power leveling,wow gold,World of warcraft power leveling,buy wow gold,wow gold,Cheap WoW Gold,buy world of warcraft gold for cheap Cheap WoW Gold,WoW Gold,world of warcraft gold,WoW Gold,cheap wow gold,cheap wow gold,wow gold
wow gold,wow power leveling.wow power leveling,wow power leveling,world of warcraft gold,world of warcraft gold,wow gold,world of warcraft gold wow gold,wow gold,wow gold,wow gold,wow gold,wow gold,传世私服传世私服, 传奇世界私服传奇世界私服 o2t4r4tx