Dec 6, 2006

La plej sukcesa kanto popmuzika en la rumana

O-zone - Dragostea din tei / La amo el la Tiliujo

Mi ne scias kiom el miaj legantoj scias ke la grupo "O-zone" estas rumana (ja el la Moldova Respubliko), sed mi certas ke preskaŭ ĉiuj aŭdis almenaŭ okaze tiun ĉi kanton... La subtitoloj en Esperanto ne estas tute korektaj sed akcepteblas por havi klaran ideon pri kio koncernas la muziko.


Alia evento: sur http://www.france24.com/live/ Francio lanĉis hodiaŭ novan televidstacion en la franca, angla kaj araba. Post Al Ĝjazira, France 24 provos ankaŭ esti originala voĉo en la usona-angla dominita novaĵmondo.

3 comments:

Anonymous said...

Kompreneble mi sciis la kanton!
Tiu furoris en Japanio ankaŭ.

Precipe japano povas aŭdi parton de verson de la kanton "NOMA NOMA JEI" al "呑ま 呑ま イェイ".
Tiu signifas "Drinku drinku yeah".

MCG said...

La vortoj ja diras en la rumana: "Nu mă, nu mă iei", tio signifas "Vi ne kunprenas min", hehehe. Sed la personoj kiuj ne parolas rumane miskomprenas la vortojn...

Svetozar said...

Saluton, ĉu vi bonvolus realdoni tiun videon al youtube? Mi tre scivolas kiel vi tradukis la tuton, ĉar tiu traduko de la kanto, kiun oni povas trovi guglante en la reto, estis mia.