Apr 4, 2008

Freŝaj violentoj en Tibeto

La 4-an de aprilo, fontoj: BBC, Xinhua, http://www.tchrd.org/
Novaj violentaj protestoj ekis en tibeta areo el la okcidenta Ĉinio, lasante almenaŭ unu registaran oficiston serioze vundita, la ŝtata amaskomunikilo de Ĉinio Xinhua raportas.
La Xinhua novaĵagentejo ankaŭ raportis ke la protestoj ekis ĵaŭde, proksime de registaroficejo en Garze, provinco Sichuan kie grupo de monaĥoj amasiĝis en paca protesto por liberigi du arestitajn kolegojn. Tibetaj ekzilitaj grupoj raportis ke la polico pafis en la aro da homoj, mortigante almenaŭ 8 personojn.
La Tibeta Centro por Homaj Rajtoj kaj demokratio raportas:
En Tsolho, provinco de Qinĝai, tibetanoj marĉis kaj preĝis.
Monaĥinoj el la distrikto de Tahu ankaŭ havis preĝsesion por la tibetanoj mortintaj en la antaŭnelongaj protestoj.
En Amdo Ngaba, du monaĥoj memortigis por protesti kontraŭ la ĉina registara subpremado de iliaj kulturaj rajtoj.

La foto (fonto tchrd.org) montras grandan militan konvojon en la distrikto de Sertha, Tibeta Aŭtonoma Prefekturo de Kardze, provinco Sichuan.
Intertempe la akceso de turistoj en Tibeto daŭras esti malpermesata kaj la akceso de fremdaj ĵurnalistoj estas strikte kontrolita kaj limigita far de la ĉinaj aŭtoritatoj.

2 comments:

Anonymous said...

Saluton Kara Ghilea!

Mi estas Osakano, Japano, vikipediisto en Esperanto kaj partoprenanto de raporto.info.(tamen, mi nuntempe ne kontribuas pro okupiĝo de laboro)

Mi ĵus legis vian artikolon "Freŝaj violentoj en Tibeto" en raporto.info.

Mi surprizas, ke vi alŝutis artikolon pri tibeta protesto en la raporto.info kies mastrumanto estas oficisto de El Popola Ĉinio... kiu ne volas informan disvastiĝon pri violentoj en Tibeto.

Mi timas, ke la mastrumanto forigos vian artikolon. Sed mi esperas, ke vi daŭre publikigos artikolojn, kiujn vi volas komuniki laŭ via konscienco en la loko aux iu loko.

Sincere.

MCG said...

Haha,
Ne estas mia kulpo pri la violentoj en Tibeto. Mi mem prezentis ambaŭ vidpunktojn de la problemo kaj provis esti obiektiva.
Mi jam ricevis komenton kaj respondis al ĝi.
Ĝis 1989 mi vivis en komunista lando kie oni ne povis publike esprimi alian vidpunkton ol la oficiala propagando. Do, se nun, kiel esperantisto kiu NE vivas en diktatura lando, mi ne povas prezenti pli ol unu vidpunkto pri kio okazas en variaj lokoj, kaj se Raporto.info fariĝis propaganda retejo de Ĉinio, tiam vere ekzistas grava problemo kun la konscio de la esperantistaro. Mi estas malferma pri iu ajn diskuto, kun logikaj argumentoj, mia pozicio mem pri Tibeto estas ie meze inter Ĉinio kaj Okcidento.
Oni ne havos probable la kuraĝon forigi mian artikolon, ĉar mi protestos en mia blogo kaj aliaj Esperanto retejoj pri la cenzuro. Tio harmos la retejo de Raporto.info kaj la pozicio de Ĉinio. Kaj se mi ricevos propagandajn komentojn kiel la lasta, mi skribos pli. Mi kunsentas malkonsenti pri multaj aferoj kun aliaj kaj resti amiko kun ili.
Kara Ryoho, anata no kotoba ni arigato gozaimashita.