

Antaŭnelonge mi rememoris la belan ĉielan vidon de nia galaksia najbaro, Andromedo. Ĝi troviĝas ĉirkaŭ 2,9 milionoj lumjarojn for de ni kaj estas preskaŭ 250 miloj lumjarojn larĝa (pli ol duoble nian galaksian diametron). Ofte ni pensas pri la vivodaŭro de nia suno, kiu, post ĉirkaŭ 5 miliardoj da jaroj ĉesos ekzisti, sed ni forgesas ke antaŭ tio, alia tre spektalka afero okazos: la malapero de nia galaksio. Ĉar ĉiu sekunde, en nia derivo, ni alproksimiĝas Andromeden kun 140 kilometroj. Post ĉirkaŭ 3 miliardoj da jaroj, kiam nia suno ankoraŭ ekzistos en sufiĉe bona stato sur ĉielo, nia galaksio kuniĝos kun Andromedo. La ĉi suba foto montras nunokazantan ekzemplon de galaksia kolizio:


Certe, ĉar inter steloj ekzistas vastegaj liberaj spacoj, la fenomeno probable ne afektos nia vivo (se ni, la teranoj, ankoraŭ vivos surtere tiam), sed la ĉielaspekto ŝanĝiĝegos. Ĉiuj steloj (inkluzive la suno) ŝanĝos ilian orbitojn kaj distribuon kaj finfine el la du spiralaj galaksioj aperos nur unu sola, giganta, elipsa matura, nova galaksio. Elipsa formo ŝajnas esti la fina stato de galaksia evoluo tutuniverse. Eble ĉiuj niaj najbaraj steloj estos anstataŭitaj de aliaj... La suba foto montras elipsan galaksion. Ĉu nia galaksio aspektos simile al ĝi?


Nun Andromedo estas la plej fora objekto en la tuta Universo videbla nudokule de sur Tero. Sed memoru ke, kun ĉiu generacio, ĝi alproksimiĝas de ni, kun ĉiu fluanta sekundo ĝi troviĝas 140 kilometrojn pli proksime. Kaj kun ĉiu generacio ĝi aspektos pli granda kaj brila nokte, ĝis kiam kovros la tutan ĉielon, unuiĝonte kun nia Lakta Vojo. Niaj posteŭloj, se ili daŭros vivi surtere kaj ĉi galaksie, atestos grandan spektaklon post preskaŭ tri miliardoj da jaroj.