Sep 2, 2005

Ju pli...


 Posted by Picasa
Ju pli interesa mia vivo fariĝas, des pli malmulan tempon por blogi mi havas. Kaj ju pli interesaj partoj de mia vivo fariĝas, des pli privataj ili estas kaj mi ne povas rakonti pri ili sen fari malbonon al miaj amikoj...
Mi estas sciencisto, sed dum la lastaj monatoj, tro multaj aferoj okazis por doni al mi ŝancojn ekspliki ilin logike. Malgrandaj aferoj, ĝenerale. La kialo ŝajnas esti mia mensa stato. Mi komencas kredi ke la diro de Budhao "Per nia menso ni kreas la mondon" povas esti reala... Ĉu mi sonas kiel frenezulo? Ne gravas. Mi haltos kaj skribos estonte nur pri "kutimaj" okazintaĵoj, hehehe. Sed ofte nia ĉiutaga vivo povas fariĝi pli interesa ol la romanoj kiujn ni legas, ol la filmoj kiujn ni spektas... Kaj probable nur dependas de ni.

4 comments:

Anonymous said...

Saluton,

Probable nia mondo estas reala,pli ol ni deziras.

Eble estus pli bone gxi ne estus reala, cxar la suferoj de multaj homoj ne vere estus ekzistantaj.

salutas Ralf

MCG said...

Pardonpetojn, kara Ralf, pro mia malfruo. Mi strebas ĉi tiujn tagojn organizi mian vivon pli bone. Kaj mi havas multege da aferojn plenumi. Mi skribos poste ion pri la "realigo" de nia mondo en io pli bona.

Anonymous said...

Saluton Gebeleizis,

Ne maltrankviligxu...
Ni cxiuj estas okupataj per la plej diversaj aferoj. Skribu kiam vi trovos tempon kaj kiam vi emas verki ion.

elkore salutas Ralf

Anonymous said...

Dankon pro via pacienco, kara Ralf...