Oct 23, 2005

De steloj, pli proksime


 Posted by Picasa
Kuri je 3700 metrojn alteco supre de la mara nivelo certe ne facilas. Speciale kiam oni kuras supren, grimpante montan pinton. Post malpli ol cent metrojn, mi havis la senton ke miaj pulmoj rompiĝas kaj ke mia salivo havas guston de sango. Sed mi daŭris marŝi rapide ĝis mi atingis la pinton, sufiĉe proksima de la parkita aŭto. Du el miaj amikoj akompanis min, tri restis aŭte. Je tiu alteco, nur herbo postvivas, la tundro anstataŭis la arbarojn. Kaj nur la ŝtonoj, la neĝo kaj la vento akompanas ĝin tutjare. Estis la plej alta punkto de nia hodiaŭa ekskurso en la Nacia Parko de Colorado, sufiĉe proksima de Denver, kie mi troviĝos ĝis vendrede.

 Posted by Picasa
Je 3723 metrojn supre de la mara nivelo, estas, ĝis nun, la plej alta punkto kie mi metis mian piedon. La pureco de l'airo, la belega peisaĝo, vere donis min multege da energion, mi fartis kiel renaskita. La montoj ĉiam havas ion specialan, ion forton kiun mi nenie alie povis trovi surtere. Estas kiel la lastaj dioj retiriĝis tie, kontraŭ la malbono de l'homara teknologio, ĝis pli bonaj tempoj de paco alvenos sur nia planedo. La homoj vivinte en montaj areoj ĉiam havis ion specialan kompare kun la aliaj. Mi kredas ke, se ĉiuj homoj loĝus tiel alte, iliaj pensoj tute ne kapablus pensi plu pri malbono kaj nia mondo baldaŭ fariĝos paradiso.
Post kelkaj minutoj ni reiris aŭte, kaj daŭris nian vojaĝon. Tarde posttagmese, la parko restis malantaŭe, same mistera kaj forta kiel antaŭ nia vizito. En la grandeco kaj silento de la montoj, nenio ŝanĝiĝis...

 Posted by Picasa
Kion mi faras Denvere? Mi partoprenas internacian konferencon pri plasma fiziko. Pli da informo oni povas trovi tie ĉi (en la angla). Kaj se iu scivolas pri mia prezento ĵaŭda, oni povas vidi ĝin sur mia universitata paĝo (ankaŭ angle).

8 comments:

Anonymous said...

Very beautiful, looks cold though. A.

Anonymous said...

*La foto ŝajnas ekzisti nur neĝo kaj ŝtono.
Sed mi pensas saman ideon kun vi ,ke ekzistas ne nur tiuj en tie.
Multaj diversaj fortoj estas en tie.
Se mi suriras al pinto de monto ,mi fariĝus pli bela.
Kompreneble tio estas koro. (Vizaĝo ankaŭ?)

MCG said...

It was around 0 C/ Estis ĉirkaŭ 0 C.

Anonymous said...

How did it go?

lovermann said...

Tre belaj fotoj! Mi ekis ŝati montojn pli! :)

MCG said...

Por A: mia prezento estis bone aprezata ĵaŭde / For A: my presentation was well appreciated on Thursday.
Dankon, Dima, pro via komento. Veras ke la montojn havas iun strangan kaj belegan forton kiam oni vizitas ilin.

Anonymous said...

Saluton kara,

Jes, naturo havas belecon kiun homfaritaj ajxoj ne povas superi.
Mi mem aparte sxatas arbarojn.
Ju pli sovagxa des pli bona.
En Germanujo estas multaj arbaroj, sed ili ofte estis iam plantitaj fare de homoj,post kiam oni forhakis la "naturajn arbarojn".

Montaro ege impresas per sia grandiozeco. Kiam mi havos suficxe da mono mi sxatus viziti La montaron Himalaya por sperti la etoson de la "tegmento de la mondo".

tutkore salutas Ralf

MCG said...

Pardonpetojn pro mia silento, mi havis multe da laboro tiujn ĉi tagojn. Se mi volas havigi mian doktorecon venontjare, mi devas labori...