Oct 15, 2005

Edena


 Posted by Picasa
Ŝajnas ke mi faris iom da progreso en mia digita arto, ĉar tiu ĉi bildo certe aspektas pli bone ol la antaŭaj. Mi nomis ŝin Edena. Ŝi loĝas sur Atlantide (la imagina planedo ĉirkaŭanta Altair) kaj estas unu el la unuaj interstelaj vojaĝantoj de tie. Mi pensos plu pri pli longa rakonto, kun pli da bildoj. Sed ĉi momente mi nur esperas ke miaj legantoj ŝatos ŝin.

11 comments:

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS said...

Certe, kia belulino!, kaj ankau la ŝipo ŝajnas interesa.

MCG said...

Kara Luis, mi ja ŝtelis la ŝipon kiel objekto. Ĝi povis esti uzata senpage. Mi nur movis ĝin en mia virtuala spaco kaj fotis ĉion. La belulino, aliflanke, estis modifiita el Poser modelo. Do, ŝi aspektas originale kaj unike.

Anonymous said...

Saluton Gebeleizis,

Vere bela bildo....certe cxiu sxatus vojagxi kun la juna virino.
Espereble vi restos surtere kiam vi renkontigxos kun tia belulino.
;-)

tutkore salutas Ralf

MCG said...

Saluton Ralf,

Mi intencas aldoni pli da tiaj kreaĵoj al mia blogo.

Fátima said...

Kia bela knabino! Mi volus aspekti kiel ŝi ;-P
Mi certe atendos viajn venontajn kreaĵojn sur via blogo.

Amike,
Fátima

MCG said...

Dankon, Fatima. Mi certas ke vi povas fariĝi pli bela ol mia knabino, hehehe.

Anonymous said...

Vi estas sorĉisto kial vi povas krei homoj kaj mondo,,,mi sentas.

MCG said...

Dankon kara Bezonata, kaj pardonpetojn por malmultaj komentoj en via blogo lasttempe. Mi vizitos vian blogon pli ofte ekde nun :).

Anonymous said...

Ne zorgu pri tion. ;-)
Bonvole skribu kiam vi volas.

Anonymous said...

Tre bela desegnajxo. Gartulon pro tio.

MCG said...

Dankon, kara Beĉjo, pro via komento.