Nov 21, 2005

Nina Hagen, la islanda kaj la aramajka


 Posted by Picasa
Hazarde mi trovis interrete albumon de Nina Hagen, titolita NunSexMonkRock kaj aperigita en 1982. La muziko, kantata en la germana kaj la angla estas vere freneza, ŝi estas probable la plej freneza kantistino kiun mi iam aŭskultis. Sed la muzikokvalito estas vere alta (spite la fakton ke la stilo estas tute freneza). Por mia cerbo (sufiĉe freneza ĝi mem tiujn ĉi tagojn), ŝia muziko estis hodiaŭ kiel akupunkturo: saniga kaj refreŝiga.

 Posted by Picasa
Sendube, ŝi estas talentata kaj havas bonegan voĉon (kaj mi ankaŭ trovas ŝin tre bela). Beadurinde ŝia stilo estis tro malkonvencia por allogi sufiĉe da aŭskultantoj kaj ŝi ne fariĝis tre fama en la moderna muzika mondo. Sed, por la amantoj de originala, malkonvencia kantmaniero, mi rekomendegas ŝin! Se iu scivolas aŭskulti ŝian muzikon, bonvolu retmesaĝu min.

 Posted by Picasa
Intertempe mi ankaŭ aĉetis kurson pri la islanda lingvo (mi tre interesiĝas pri la lingvo parolata de la vikingoj, kaj la islanda estas la plej proksima nunepoke) kaj pri la aramajka (mi tre scivolas lerni kelkajn vortojn en la lingvo parolata de Jesuo, ĉar mi kredas ke iuj lingvoj havis ian misteran kaj miraklan "forton" kiam oni parolas ilin). Mi esperas scipovi babili iomete en ambaŭ post kelkaj monatoj.

4 comments:

Hans-Georg Kaiser said...

Kara,

ankaŭ mi ŝatas ŝin, kvankam oni ne tro ofte povas aŭskulti la "frenezulinon". Ŝi devenas el aktora familio de GDR = DDR. Patrino estas Eva Maria Hagen, tre konata aktorino, kiu vivis kun Wolf Biermann, kanzona ribelulo, kiu zorgis por skandalo, kiu skuis la fundamentojn de GDR. La filino estas viktimo de elstara familio, do ŝia frenezeco estas ankaŭ ribelo kontraŭ la deveno. Ŝi komencis sian karieron tre modeste, kiel tipa socialisma aktorino en filmoj, se vi vidus tiujn filmojn vi ne kredus tion, ke estas ŝi. Sed tio ne longe daŭris. Tion ŝi devis fari. Tuj kiam ŝi iom konatiĝis en GDR, ŝi eluzis tion. Ŝi ekribelis kun la kanto: "Vi forgesis la kolorfilmon, Mikaelo mia." Tio estas humurplena rokmuziktitolo, kiu sub la linioj" esprimas, ke GDR estas multe tro griza, ke mankas tute la koloroj! Kaj kiom ŝi pravis. Mi tiam estis soldato el la armeo, kaj se ni marŝis en trupo, ni ofte kantis tiun titolon, kaj ni ridis ĝiskreve. Mi pardonas al ŝi, ke ŝi iomete tro religiemas laŭdire, sed kiel mi konas la ruzulinon, ŝi ne estas tiel serioza pri tio. Ŝi mistifikas nin ĉiujn, tion oni devas atenti pri ŝi. Kontraŭ politiko ŝi havas hororon ä pro familaj kaŭzoj. En la koro ŝi estas punko. Kaj punkoj estas tre simpatiaj homoj, kiuj scias, kio estas vera libero.

Kore, Cez!

MCG said...

Kara Cez, dankegon pro via komento. Mi tute kunsentas kun vi!

Anonymous said...

Gebeleizis,
Mi en mia blogo skribis ke kiel lau mi germanoj estas iel specialistoj pri la frenezaj kantostiloj. Kaj mi prezentis muzikbandon iomete tiel frenezan.

MCG said...

Haha, vi pravas pri ili kara Beĉjo, mi ankaŭ komentis en via blogo!