Dec 10, 2005

Quechua, lingvo de la inkaoj, la lingvo de homoj


Maĉu Piĉu, fama fortikaĵo en la Inkaa Imperio Posted by Picasa
Ethnologue.com parolas pri 6912 sciintaj vivantaj lingvoj en nia mondo. La studoj montras ke en 50 jaroj, duono el ili estos jam malaperintaj, kaj kun ili, la kulturoj malantaŭ ilin. La plejparto de la lingvoj listitaj, certe, havas nur dekojn aŭ centojn da parolantaro, kaj, kun la globaliĝo de nia civilizacio, ili ne havas multajn ŝancojn travivi. Ĉu ni, la personoj el la pli teknologie evoluinta mondo povs fari ion? Mi kredas ke almenaŭ ni povas provi lerni kelkajn vortojn en iuj de ili... Iukaze, iom da helpo povas vere reviviĝi endanĝerinta lingvo.

Posted by Picasa
Lingvo kiun mi antaŭnelonge malkovris interrete (ne endanĝeriĝita) kaj kiu fascinis min estas la quechua [keĉua], parolita antaŭe en la Inkaa Imperio kaj ankoraŭ aktiva nuntempe, funkcianta kiel oficiala lingvo en Peruo kaj Bolivio kaj ankaŭ havante sufiĉe da parolantaro en Ekvadoro, Argentino kaj Ĉilio. La statistikoj indikas nun inter 10 kaj 14 milionoj da parolantoj en Sudameriko. Quechua aperis en la urbo Caral [Karal], en la hodiaŭa Peruo, ĉirkaŭ 2600 jaroj antaŭ Kristo. Ĉar la inkaoj ne uzis skribon, la latina alfabeto estis adaptita nunepoke por ilia lingvo. La quechua (aŭ runa simi, kiel ĝi estas nomata de la parolantoj - tiu estas "la lingvo de homoj"), havas tute regulan gramatikon. Do, ĝi estas perfekte regula lingvo, kiel Esperanto. Ĉu la inkaoj helpis la lingvon fariĝi pli regula por povi esti facile uzata en la Imperio, kiel nacia tipo de "Esperanto"?

Posted by Picasa
Vortoj en Esperanto kiel kajmano, lamo, gaŭĉo, kokao, kondoro, pumo, vikono, inkao kaj kinino, ĉiuj devenas de la quechua. Mi ne eniros en detaloj pri la lingvo, oni povas lerni kelkajn vortojn interrete per Esperanto sur ĉi tiu paĝo, sed nur aldonos ke, por demandi ion, oni aldonas chu [ĉu] al la fino de l'demando. Ĉu Zamenhof vere sciis ion pri la inkaa lingvo kaj uzis ĝin kiel inspiro por Esperanto? Malfacile ekscii certe, probable ke ne, sed, ĉiukaze, mi kredas ke la belaj infanoj el la ĉi supraj fotoj meritas lerni pri ilia historio kaj kulturo en la lingvo de siaj famaj antaŭuloj. La trian foton mi ŝtelis de ĉi tie.

4 comments:

Anonymous said...

Saluton Kara,

Interesa raporto. Cxu vi scias, ke ankau la indonezia, respektive malajzia lingvoj (ambau preskau samas) havas tre regulan, facilan gramatikon ?
Ankau la tiel nomata "Afrikaans", ties origino estas la nederlanda lingvo, multe simpligxigxs dum
gxia evoluo.

tutkore salutas Ralf

MCG said...

Jes, mi scias. Kaj kion mi ne komprenas estas kial la aliaj estas "naturaj lingvoj" kaj kial Esperanto estas "artefarita" lingvo... La limo estas ja tre subtila...

Anonymous said...

Saluton. mi nur volis diri ke.

Anonymous said...

Saluton. Cxu la quechua estas artefarita lingvo? Mi ne scias. Vi nature pravas: la limo inter "naturaj" kaj "artefaritaj" lingvoj estas subtila - kaj en cxiuj lingvoj estas iom da "artefariteco".

La ajmara lingvo, alia lingvo el la teritorio de la iama inkaa imperio, ankaux estas tre regula, kaj kelkaj homoj opinias ke ankaux tiu lingvo estas "artefarita". Cxar mi legis ke vi scipovas la hispanan, mi aldonas ligilon al hispanlingva retpagxo kiu diskutas tiun temon: www.aymara.org/lista/artificial.html.