Feb 1, 2006

Unu jaro de blogado


Posted by Picasa
Kiam ekzakte unu jaro antaŭe mi komencis mian blogon mi serioze dubis ke iu legos ĝin kaj mi ankaŭ dubis ke mi blogos por longa tempodaŭro. Mi dubis pri la lingvo en kiu mi blogos kaj inicie miaj blogaĵoj estis miksaĵo de esperanto, angla, rumana, franca, hispana, japana, ktp. Nun mia kontoro montras 3273 da vizitantoj (kvankam ĝi funkcias nur ekde aprilo pasintjare) kaj mi akiris plezurajn memoraĵojn kaj bonajn amikojn tutmonde per ĉi blogo. Dankon al ĉiuj!

10 comments:

Fátima said...

Kompreneble dankon al vi pro via belaspekta kaj interesa blogo!
Gratulon pro tiu jaro je blogado kaj mi esperos kelkajn plu, ĉu?

Salutojn!

MCG said...

Dankon kara Fatima. En la limo de mia disponebla tempo, mi daŭros blogi tie ĉi.

Anonymous said...

Kaj gratulon kaj dankon pro daŭrigi vian blogon.
Mi plezuras vian blogon ĉitutempe.
Plie via blogo havas mulajn bildojn.
Kaj mi lernis kaj lernas Esperanton per via blogo.

MCG said...

Dankon, kara Bezonata pro la belaj komentoj :-).

Werneck said...

Mi ŝatas vian skribaĵon! :)
Ĝis!
Vinicius

Genoveva said...

Ankaux mi sxategas vian blogon
Gxis
Geneviève

la cheshire kato said...

Daurigu la blogadon kara gebecxjo :-] kaj estu pozitiva(optimista)nia lingvo floras kaj floros gxis la fino de'l Tero. Flanke, la foto estas brute bona :-].

MCG said...

Dankon al ĉiuj pro via afableco. Mi bezonas skribi pli ofte, sed la tempo iomete mankas (fina parto de la doktoreca laboro).

Anonymous said...

Kara Gebeleizis,

Ankau mi sxatas danki al vi pro via bela blogaro. Espereble vi trovos tempon daurigi gxin.... vi ja estas ege okupata homo.

tutkore salutas vin Ralf

MCG said...

Mi provos trovi pli da tempon kara Ralf. Kaj skribi pli interesajn aferojn estonte. Dankon!