Apr 24, 2008

Esperantistoj en Tibeto


En la apuda foto vidiĝas Tenzin Gyatso (la 14-a Dalai Lama) kun ekzemplero de la esperanta versio de "Tinĉo en Tibeto"... La okazo de la foto estas priskribita en la Esperanta Vikipedio:
La Dalai-lamao en 2006 transdonis la premion "Lumo de vero" al fondaĵo Hergé pro la bildrakonta verko Tinĉjo en Tibeto. Lige kun la ceremonio, Dalai-lamao disdonis al la ĉeestantoj ekzemplerojn de la esperantlingva eldono de la verko. Esperantistoj ŝajne ne ĉeestis dum la ceremonio, sed laŭ neesperantista ĉeestinto, la esperanta versio estis disdonita "kun la espero, ke iam ni ĉiuj parolos la saman lingvon". La premio "Lumo de vero" estas disdonata ĉiujare de la Internacia Kampanjo por Tibeto. Ĝin ricevas personoj kaj institucioj, kiuj faris "signifajn kontribuojn al la tibeta batalo por homaj rajtoj kaj libereco".
Mi provis, dum la lastaj tagoj, trovi ion ajn pri la ekzisto de tibetaj esperantistoj. Ĉar iutempe venonte mi intencas voiaĝi Tibeten, mi ŝatus ekkoni samideanojn kiuj vivas tie. Bedaŭrinde, miaj serĉoj per "google" ne proviĝis tre fruktodonaj. La solan tekston menciante pri tibetaj esperantistoj venas el ĉina esperanto publikaĵo el 2004 (Homa Familio, no. 4):
Tibetaj esperantistoj
Dekses tibetaj studentoj de la Pekina Tibeta Mezlernejo jam lernas Esperanton tri monatojn. Ili venis al tiu-ĉi UK. Kvankam ili estas ankoraŭ komencantoj, ili kuraĝe faras simplajn demandojn kaj respondas demandojn de aliaj partoprenantoj per nia lingvo. Iliaj belaj tibetaj vestoj interesas multajn esperantistojn. La sci-vol-emaj esperantistoj demandis pri Tibeto, tibeta kulturo, tibeta nomo, ktp., kaj fotas kune kun ili. Raportis Zheng Bocheng KN 421
La tuta publikaĵo legeblas sur la adreso http://www.espero.com.cn/z-uk-2004/04z-03k/4.doc
Se iu el miaj legantoj konas tibetan esperantiston, mi tre ĝojus ekkoni lin/ŝin.
Morgaŭ estas grava tago pot mia scienca esploro. Mi esperas ke ĉio funkcios bone kun mia eksperimento.

4 comments:

Ant said...

Salaton! ;) Mi vidas, ke vi loĝas en NovJorko. Ĉu vi loĝas cirkaŭ la urbo? Mi eble transloĝos suprenŝtate baldaŭ. Mi epoŝtadreso estas cguru ĉe nerdshack.com. Ĝis la.
Amike,
Formiko
furnicã, Pe curând
мурашка. До побачення
P.S. Huculoj parolas Ukrajne, ĉu ne? Aŭ rumanie?

MCG said...

Saluton kaj dankon pro via vizito!
Mi loĝas en Roĉestro kaj skribos al vi poste.
La huculoj parolas ukrajnsimilan dialekton. Sed mi parolas pli bone rumane nun, kvankam strebas plibonigi mian huculan lingvon.

Saint-Ex said...

Mi kredas ke ĉio iros bone kun vi, poste!!

MCG said...

Mi ne havas elekton. Ĉio devas iri bone...