May 5, 2008

Maltoleremo de ĉinoj


Jen kio okazas en areoj kie Ĉinio havas kontrolon, kiel Hong Kong. Supozeble Hong Kong estas daŭre demokrata areo, kie iu ajn povas pace esprimi sian opinion. Ĉu vere? La malgranda grupo kiu deziris subteni la liberecon de la tibetaj civitanoj estis atakita far la "patriotaj" ĉinoj kiuj atendis la olimpikan torĉon ĉi sabate. La 21-jara filosofio studentino Christina Chan (pri kiu mi jam parolis ĉi tie) kaj la aliaj de ŝia grupo estis forprenitaj far la polico kaj forportitaj en areo for de la olimpika torĉo vojo, ĉar la policanoj ne plu povis garantii ilian sekurecon tie. Ili estis tuj liberigitaj, sed estis jam tro malfrue por iu ajn protesto fronte de la olimpika torĉo. La video en la angla estis prenita de ĉi tie.
En alia evento, okcidenta protestanto estis batita per tomatoj kaj ovoj kiam li pasis fronte de subtenantoj de Ĉinio. Alia video kiu montras pli da bildojn el la eventoj el Hong Kong troviĝas tie ĉi sur dailymotion.com.
Ankaŭ dimanĉe, la dialogo inter reprezentantoj de la Tibeta Ekzila Registraro, sendidaj far Dalai Lama kaj la ĉina registraro haltis post nur kelkaj horoj, sen progreso, sed la ambaŭ flankoj decidis havi alian interparoladon estonte.
Mi admiras kaj amas la ĉinan lingvon kaj kulturon. Sed se tiu ĉi tipo de registraro daŭre regos Ĉinion, kaj se Ĉinio fariĝos pli kaj pli potenca, la personoj en la okcidenta mondo baldaŭ ne plu kuraĝos diri ion negativon pri Ĉinio pro timo esti punitaj. La fenomeno jam ekzistas. Mi nur donos ekzemplon pri youtube.com: se vi kuraĝas diri ion ajn kio ne estas tute pozitiva pri Ĉinio en komentoj al videoj, baldaŭ aro da ĉinoj etikedos viajn komentojn kiel negativaj kaj ili estos pli malfacile videblaj. Same, ĉiuj komentoj laŭdante Ĉinion estos taksataj pozitive. Se tiuj "patriotoj" estas simplaj uloj aŭ ĉinaj policanoj, malfacilas ekscii. Sed forta kampanjo por pozitiva imaĝo de Ĉinio jam ekzistas sur interreto. Kaj en tute maltolerema maniero, per pura uzo de forto.

2 comments:

Nuthriz said...

Dankon por cxi tiuj informajxoj; mi ne sciis, ke situacio kun Cxinio jam tiel... "progresis".

Responde: poezion mi tre alte aprecas, konsiderante gxin iel plej bona maniero por montri miajn pensojn al aliaj homoj. Uzi kiel eble plej malmulte da vortoj, donante kiel eble plej multe per ili.

(Saluton; dankon por Viaj verkoj kaj aktiveco.)

MCG said...

Mi ĉiam esperas ke la aferoj plibonigos en Ĉinio kaj Tibeto.
Dankon pro la vizito, kara Nuthriz.