Feb 18, 2005

Esperanto reviviĝo

Post multajn jarojn dum kiujn mi tre malofte uzis Esperanton, mi redevenas vera esperantisto. Hieraŭ mi membriĝis al UEA kaj retaĉetis Biblion kaj Esperanto insignoj. Kiam ili alvenos, Dio scias. Ĉiutage mi aŭskultas Esperanto radion (precipe Radio Polonia kaj Ĉina Radio Internacia, iam Radio Vaticana, ankaŭ). Mi devas pensi pri lingvo parolata sur mi planedo imagina, Bendis. Kiam mi ektrovos sufiĉe da tempo kaj energio, mi kreos ion.
Mia amikino ne povis viziti min tiujn ĉi tagojn, ĉar ŝia patrino estas malsana. Alia fojo... Hieraŭ mi eltrovis la novaĵon interrete, ne estis agrabla surprizo.
Mia laboro de scienco advancas, sed mi bezonas (ĉiam) labori plu. En mia trejnado en karate mi fariĝas pli bona, ankaŭ. Kaj ĉiutage miaj lecionoj de japana daŭras. Mi ankoraŭ ne scias en kiu lingvo eskribos venontfoje. Ĉiumaniere, neniu legas miajn liniojn, do ne gravas.... Se estonte mi eltrovos komenton, eblas ke mi ekkomencos eskribi en la lingvo de l'komento pli ol en aliaj...

No comments: