Jun 27, 2005

Budhana templo...


 Posted by Hello
De sur mia lito, la vidindaĵo aspektis tute rimarkinde, kiel reala templo. Nun mi bezonas eklezion, moskeon, sinagogon kaj mi havos tutan mikrouniverson en mia ĉambro. Sed kion fari se tiuj ĉi komencos religiajn militojn? Eble pli bonas havi nur la budhanan templon...
Kaj certe, ja estis nur malgranda jada statuo, aĉetita antaŭnelonge, sur mia komputila monitoro...

6 comments:

Anonymous said...

Saluton.
Mi pensas ,ke religia milito ne okazos en tie.
Ĉar muzeoj havas diversajn religiajn statuojn.

Parenteze, mi ne povis kompreni vorton "mikrouniverso"....

MCG said...

Mikrouniverso = mikro + universo
mikro = tre malgranda...
Hehe, eble tiam mi aldonos la aliajn religiojn miaĉambre :-).

MCG said...

Bezonata, mi ne povas komenti ĉe via blogo. Oni demandas min pasvorto de yahoo.jp.... :-(.

Anonymous said...

Dankon por via respondo ,Gebeleizis.
Ho! Mi povas kompreni "mikrouniverso" nun.
Dankon por via klarigo. ^-^

Pri mia blogo:
La pasvorto estas decidata far komantanto. (ne por yahoo.jp)
La pasvorto estos uzata kiam komentanto volas elstreki komenton kiun li/ŝi komentis.

Tamen ,mia blogo estas stranga parolo....

MCG said...

Mi ankoraŭ ne povis lasi komentarion en via blogo, kara Bezonata... Oni ne akceptas mian pasvorton... :-(. Mi provos denive morgaŭ...

Anonymous said...

Ŭ...Mi bedaŭris.
Bonvole provu kiam vi havas libertempon.
Ĝis!