Jun 18, 2005

Novaĵetoj


 Posted by Hello
Hodiaŭ mi havis karatean ekzamenon, kaj aplproksimiĝis pli de la nigra zono, ŝanĝante la zonkoloron de flava al verda post 3 horojn da tekniko kaj 6 luktmaĉoj kun aliaj karateantoj.

 Posted by Hello
Spektinte "Tiun someron la maro plej kvietis" (deskribita kelkajn tagojn antaŭe bloge) mi ankaŭ konstatis ke la homa lingvo ja estas nur unu ebleco komuniki inter multaj aliaj. Kial ja ne uzi, kiel la surduloj, la manojn kaj ripozigi niajn buŝojn, poluciinte malpli la naturon kun nia brua parolado? Do, mi decidis eklerni la signolingvo kaj eventuale provi komuniki kun aliaj kiuj scipovas ĝin (surduloj aŭ ne). Ion ajn eksprimeblas pere de signolingvo. Ambaŭ substantivoj kaj literoj. Mi nur montros la alfabeton de Usona Signo Lingvo, kiu ŝajnas esti plej uzata. Bedaŭrinde oni ne havas supersignon por Esperanto, do la "x" aŭ "h" konvencio devos esti uzata...
Ankaŭ la Brailo alfabeto ŝajnas tre interesa afero. Kial nur la blinduloj uzu ĝin kiam oni povas mallume kuŝi en lito kaj legi literaturon palpe? Kial uzi nur la okuloj kaj la oreloj por akiri informojn? Mi ankaŭ pensas pri metodo legi romanon uzante la flarsento aŭ la gustsento... Sed pri flaraj aŭ gustumaj alfabetoj mi ne eksciis ankoraŭ... Ja mi havas ideojn sed priskribos ilin en mia estonta blogaĵo...
La nombro de vizitoj ĉe mia blogo ankaŭ draste reduktiĝis lasttempe. Eble miaj temoj tedigis miajn legantojn... Komentoj (kritikaj) estus aprezegataj!

No comments: