Jun 7, 2005

Mia vivo dum la lastaj tagoj


 Posted by Hello
Post foresto de tre amuza pikniko kun miaj amikoj lagborde sabate (mi estis okupita pri io ajn aliloke), mi decidis viziti la Lagon denove dimanĉe kaj naĝi pli tie. Ĵus antaŭ mia foriro, "neĝo" de flugantaj semoj okazis proksime de mia hejmo.

 Posted by Hello
Ĉi foje mi elektis pli populatan areon, pro la digo kiu ja estis pli interesa por esplorado. Sed la akvo estis sufiĉe malvarma. Se ne estintus mia kostumo, mi ne povintus enesti tie por media horo... Menciindas diri ke post la naĝado mi ne demetis la kostumon sed ŝoforis vestita per ĝi hejmen sur la aŭtovojo.
Vespere mi duan fojon vizitis Thomas kaj lian familion (edzino Dana kaj infanoj Jona, Amelia kaj Logan) kie mi denove renkontis Werner kaj Hoss. Ni havis tre agrablan Esperanto-vespero, uzante nur la Internacian Lingvon por parolado. Kiam, poste, mi hejmiris, la publika radio elsendis belegan meditmuzikon kaj, spirante la parfumon de l'arboj sur la ŝoseo mi havis la senton flugi hejmen...
Lunde mi laboris tutan posttagmezon por mia projekto, kalkulante la ecojn de la optika sistemo por mia neŭtrona bobel ĉambro detektoro, kiel vera "Bobelmajstro".

 Posted by Hello
Vespere mi esploretis la lageton el la arbaro proksime de mia domo kun la ideo subakviĝi en ĝi. Sed la akvo ja estas nun sufiĉe malpura kaj malklara, do mi rezignis pri la ideo. Estos sufiĉe bone admiri la akvon de supre...
Fariĝis tre varme dumnokte lasttempe, nun mi devas uzi du ventumilojn por dormi bone.

No comments: