Jun 9, 2005
Tiun someron, la maro plej kvietis (Japane: Ano natsu, ichiban shizukana umi, angle konata kiel: A scene by the sea)
Tiun someron, la maro plej kvietis estas rava japana filmo direktita en 1991 de Takeshi Kitano, pri juna surdulo rubaĵkolektisto (Ŝigeru) kiu trovas en rubaĵo difektita surfilo, riparas ĝin kaj ekdeziras lerni surfajdi. La inicia ludado transformiĝas en vera pasio kiu igos lin ĉampiono iutage. Estas ankaŭ tre bela kaj pura historio pri senkondiĉa amo inter du gesurduloj: Ŝigeru (Kuroudo Maki) kaj Takako (Hiroko Oshima). Kaj pli, estas ankaŭ historio pri la fakto ke 'normaleco' estas io relativa, kaj ke personoj kiujn ni konsideras handikapitaj ja povas ofte superi la 'normalulojn'. La historioj interplektas, Ŝigeru strebante iĝi ĉampiono en surfrajado kun Takako helpante lin. La poezio de l'maro, la belega surfrajdado kaj la puraj sentoj de la geamantoj kreas ravan filmon en kiu la spektanto tute forgesos pri lia ĉiutaga vivo kaj mondo. La fino ankaŭ estas tre emociiga, sed mi ne diros nenion pri ĝi, ĉar la filmo rekomendendas spekti. Mi dankas Dion ke (laŭ mia scio) ne ekzistas holiuda versio de la historio, ĉar ĝi povus iĝi nur rubaĵo... La fotoj estas belegaj kaj tre ekspresigaj, sed ne forgesu ke la rolantoj, kiel denaskaj surduloj, neniam parolas! Kaj ja ili tute ne bezonas vortojn kiam la amo parolas por ili... En nia homa historio ekzistas belegaj poezioj pri amo, sed la amo mem tute ne bezonas vortojn! Bonan spektadon!
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment