Aug 23, 2005

Kia estas la ŝanco por paco en nia mondo?


 Posted by Picasa
Nunepoke mi rimarkis seprecedentan liberalisman kurenton, speciale koncernante moralajn valuojn, sed ankaŭ senprecedentan konserveman kurenton en aliaj partoj de l'mondo. Ni vidas senprecedentajn progresojn de l'kono akceso per interreto, sed en iuj partoj de l'mondo la nombro de analfabetoj kreskegas. Kaj eĉ en la evoluintaj landoj la plejparto de'l homoj ne vere uzas la akceso al kono. Ni vidas en iuj lokoj personoj pli riĉaj ol ĉiam, kaj en aliaj homoj pli malriĉaj ol ĉiam. Kaj lastatempe, pro poluciado, nia planedo komencis havi ekstremajn ŝanĝojn en vetero. Plus, pro la agresema ekonomia politiko far de evoluintaj landoj kontraŭ la malriĉaj ni havas nun tiom da teroristaj atakoj (certe la ĉefaj kulpuloj pro tiu ĉi situacio estas Usono kaj ĝiaj aliancanoj).
Do, ni ŝajnas vivi en mondo de ekstremoj kaj de ekstremistoj. Kaj ne taksu kiel ekstremistoj nur la personoj kiuj atakas fizike aliajn. La plejparto de ni estas ekstremistoj. Ni volas ke NIA opinio estu la sola akceptata, ke nia vivmaniero estu taksata kiel "normala" eĉ se ni estas for de normaleco. Ni volas pli da rajtoj, sed ne vidas ke tro da rajtoj por ni ofte signifas malpli da rajtoj por aliaj. La liberaloj volas esti akceptataj kiel "normalaj", sed tiel volas la religiaj ekstremistoj. La militemuloj volas esti la sola voĉo, sed ankaŭ la pacemuloj. La mondo estas hodiaŭ pli dividita ol ĉiam. Ĉu vere, la meza vojo estas tiel malfacile sekvi? Ĉu vere, ne eblas havi pacon? Ĉu vere ni ĉiam devas akcepti ekstremojn anstataŭ de kio estas natura?

4 comments:

Anonymous said...

Saluton kara,

Mi legis vian interesan komenton kaj vi pravas lau mia opinio.

Mi ofte vizitis interretajn diskutejojn, cxefe germanlingvajn,
kie oni parolas pri la plej diversaj temoj.
Mi intertempe nur malofte faras tion, cxar preskau neniam okazas, ke iu diskutanto almenau konsideras au pripensas la opinion de alia.
La plej multaj persistas pri siaj propraj opinioj kaj kelkfoje ili ecx komencas priinsulti aliopiniantoj.
Tio seniluzigas min kaj vi eble pravas ke ni cxiuj estas ekstremistoj.

elkore salutas vin Ralf

MCG said...

Mi havis denove amaran sperton diskutinte pri la ideo de samseksameco sur alia blogo en la angla. Mi havas miajn opiniojn kaj argumentojn pri tiu chi afero kaj afishis ilin polite kaj sen ataki iun persone. La rezulto estis ke aliaj persone atakis min. Do, mi decidis rifuzi partopreni plu en diskutejoj kie la partopernantoj ne havas ech elementa nivelo de eduko kaj inteligenco. Se iu povas veni kun logikajn argumentojn kaj pruvi miajn ideojn malbonajn, mi certe shangos mian vidpunkton. Tiel mi ekkomprenis ke ja la plejparto de ni estas ekstremistoj...

Anonymous said...

Saluton,

Vi certe rimarkis ke mi diference opinias pri samseksameco.
Malgrau tio mi akceptas vian sintenon kaj mi neniam negative taksus vin, cxar vi pensas alimaniere pri kelkaj aferoj.
Jen estas la vivo. Ni cxiuj ne estas samaj kaj ne havas samajn opiniojn.

salutas vin Ralf

MCG said...

Jes mi scias ke vi opinias diferente, do mi kunsentas malkunsenti kun vi. Kaj tial mi ankaŭ mi ne volas skribi en mia Esperanta blogo pri aferoj kiuj kreus kontraŭdirajn diskutojn ĉar mi volas havi konkordon, ne kverelon kun aliaj personoj.