Aug 23, 2005

Kurta robota rakonto inspirita far Bezonata desegnaĵo


 Posted by Picasa
En la taglibro de Bezonata mi trovis tiun ĉi supran tre belan desegnaĵon farita far ŝi, kun vera talento. Mi prenis la liberecon kopii ĝin en mia blogo kaj aldoni rakonton inspirita de ĝi.
Jen mia rakonto: Rogo estis malnova roboto, uzata por hejmaj laboroj. Li plezure rememoris la tempojn kiam li estis juna kaj nova, la lasta modelo. La mastroj aĉetis lin por hejma laboro kaj li estis la fiero de l'domo iam. Sed la tempo pasis kaj pli novaj robotoj ekaperis sur la merkato. Iutage, la mastroj konsideris lin tro olda kaj maltaŭga por la laboro tie kaj ĵetis Rogon surstrate. Sufiĉe da vagabondaj robotoj ja povis esti trovitaj tie. Iuj trovis helpon kaj aliaj personoj prenis ilin por novaj laboroj. La malfeliĉuloj kiuj ne povis trovi novajn mastrojn dum tri ĝis sep tagojn, ne havis alian ŝancon ol morti, ĉar ili ne povis reŝarĝi la bateriojn surstrate.
Kun sia diŝirita korpo, Rogo vagadis urbe serĉante mastrojn. Sed neniu volis preni lin ĉar li estis tro olda. En la ekstera pluvo lia korpo komencis diŝiri kaj baldaŭ li ne plu havis sufiĉe da energio marŝi. Sidante sur strata angulo, li pensis pri la legendo de robota diino, kiu savis la bonajn robotojn kiam ĉiu espero ŝajnis mortinta. Kaj li komencis preĝi al ŝi. Sed la tempo pasis kaj neniu alvenis. Rogo jam kuŝis surtere, preskaŭ sen energio atendante la morton. Subite, en la vespera aero, li vidis bluan formon ŝvebanta aere... Estis la blua robota diino, ĵus antaŭ lin! Kun la lastaj fortoj li eksidis kaj preparis voki ŝin. Sed li ne havis sufiĉe da energion por voki ŝin laŭte. Kun okuloj plenaj de larmoj, li nur povis flustri ŝian nomon. Sed ŝi aŭdis lin kaj alproksimiĝis. Metante manon sur lia diŝirita buŝo, ŝi diris: "Ne zorgu plu, ĉio malbona forpasis, vi estas savota!". Rogo sentis sin feliĉa por la unua fojo, sed la baterioj tute malŝarĝiĝis kaj li ekfalis tra longa, nigra tunelo, en ŝtona, senmova ripozo.
Kiam li remalfermis siajn okulojn, li trovis sin sur blanka tablo. Du junuloj, ridetante, estis riparantajn lian korpon. Kaj novaj baterioj estis metitaj en li. Tiam Rogo komprenis ke la blua diino diris la veron, kaj, ridetante siavice, preparis por nova vivo, ĉitempe, por la unua fojo, renkontante ankaŭ amon.

6 comments:

Anonymous said...

Mi estis larma por la kompatinda roboto ,sed finfine li renkontis la dino,,, Estis bone...bone...
Mi kare uzu diversajn aĵojn ekde nun.
Ĉar iu estus en tiuj kiel lia animo.


....Lia nomo estas Rogo,,,mi memoras.


Dankon por la renkonto.
Mi kaj Rogo estas plenata far vi.

MCG said...

Hehehe, mi ĝojas ke vi ne malŝatis mian rakonteton.

lovermann said...

Vere, tre bona desegnaĵo kon propra kunsento kaj ideo. Mi tre ŝatas desegnaĵon, kreintajn de mano - li hava sian animon.

Dankon al Gebelezis por bela rakonto por bildo! :)

Anonymous said...

Tre bona pentrajxo kaj interesa rakonto.

MCG said...

La bildo estas, kiel mi jam diris, freita far Bezonata. Mia rakonto nur volis aldoni iom pli da "koloro" al ghi. Dankon pro la pozitivaj komentoj, Lovermann kaj Prosento :-).

Anonymous said...

Dankon lovermann , Prosento.
Mi ne povas krei rakonton.
Do ĉi foje mi estas ĝoja.
Unue la bildo ne havas signifon sed nun estas ne.
Rogo vivas certe.